Dej
El Vikipedio
Pri la aliaj signifoj de DEJ rigardu en DEJ.
Dej (deĵ) (hungare: Dés, germane: Desch) estas urbo en Rumanio ĉe la kunfluo de riveroj Someşul Mic kaj Someşul Mare, nordokcidente de Cluj-Napoca. Ĝi estas fervojtrafika nodo. En 1910 ĝi nombris 11 mil 451 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 37 mil 745 el kiu pli ol 80% estis rumanoj. Ĝi estis unue menciita skribe en 1214. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szolnok-Doboka vármegye] (komitato). Administre apartenas al ĝi Jichişu de Sus, Mica, Ocna Dejului, Peştera (Dej), Pintic (Dej), Şomcutu Mic.
[redaktu] Renomaj personecoj
- Ferenc Pápai Páriz (1646-1716), kuracisto, verkisto, populariginto dela laika kulturo.
- Sámuel Filep Deáki (1713 - Kolozsvá, 1767) reformita eklezia verkisto
- Lajos Medgyes (1817-1894), poeto, reformita eklezia verkisto, publicisto.
- Zsigmond Czakó (1820-1847), aktoro, dramverkisto.
- Sándor Szopos (1881-1954), pentristo, kondukinto de artistskolo inter 1923 kaj 1934.
- Loránd Daday (Beszterce, 6-a de novembro 1893 - 23-a de julio 1954), verkisto.
- Zoltán Székely (1912-2000) arkeologo, direktoro de Sikula Nacia Muzeo en Sfântu Gheorghe.
- János Jagamas (1913- Cluj-Napoca, 1997), hungara muzikologo.
- Gábor Piskolty (1914- Târgu Mureş, 1970) pentristo.
- János Incze
- Zolán Dudus Körösi (1892-1963), ciganmuzikestro
- Gyula Nyírő (1895-1966), psikiatro.
- Sándor Enyedi (1938), teatrohistoriisto.
- György Angyalossy (24-a de aprilo 1934 - Miercurea Ciuc, 1-a de junio 1995) pentristo.