Datiskacoj
El Vikipedio
?Datiskacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
||||||||||
|
La datiskacoj (Datiscaceae) estas malgranda plantofamilio, nun kun nur du specioj de la genro datisko (Datisca). Antaŭe oni klasigis du pliajn genrojn, Octomeles kaj Tetrameles inter la datiskoj, sed ili nun klasiĝas en la familio Tetramelaceae.
Datiskacoj kreskas Orientazie kaj Amerike en la tropiko kaj subtropikoj. Ili estas plurjaraj moltigaj plantoj aŭ arboj kun alterne starantaj folioj. La floroj estas ĝenerale unuseksaj kiel la planto. La ovario estas sube staranta, fromiĝinte el pliaj karpeloj.
- Datisca cannabina kreskas de Okcident-Azio ĝis Nord-Barato. Ĝi enhavas flavan farbaĵon, kiu estas longe uzata por silkofarbo. Kuracplanto, ĝi efikas kontraŭ febro kaj stomakaj malsanoj.
- Datisca glomerata kreskas de Meksiko ĝis Kalifornio.