David Price (usona politikisto)
El Vikipedio
David Price estas Demokrata politikisto, kongresano reprezentanta la kvaran elektadan distrikton de Norda Karolino 1987-1995 kaj 1997-nun. Li naskiĝis la 17-a de aŭgusto, 1940. Li diplomiĝis en la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill, kaj poste ricevis alt-gradajn diplomojn de Universitato Yale. Antaŭ ol enparlamentiĝi, li profesoris pri la politika scienco en Universitato Duke.