Derenk
El Vikipedio
Derenk estas ruina vilaĝo en la Nacia Parko Aggtelek, apud la hungara Landa Blua Ekskursa Linio, proksime al la slovaka ŝtatlimo.
[redaktu] Historio
La komunumo jam ekzistis en la mezepoko, la nomo venas el la slava Deren (kornuso). Ĝi estis parto de Szádvár. La loĝantaro malpliiĝis dum la turka okupado kaj la liberecbatalo de Rákóczi kaj en 1711 pesto senhomigis la vilaĝon. En 1715 ĝi estis senhoma, sed la posedantoj setligis polajn kamparanojn kaj ili ne asimiliĝis ĝis 1943. (en 1936 loĝis tie 439 loĝantoj). Post la trianona packontrakto, Derenk eblis elekti inter Hungario kaj Ĉeĥoslovakio, sed la loĝantaro decidis por Hungario.
En 1943, oni ruinigis la vilaĝon je ordeno de Miklós Horthy kaj la lokan loĝantaron - ĉefe polojn - oni alisetligis (Oni ricevis iom da kompensa mono, sed nesufiĉan por ĉiuj.). La guberniestro volis tie grandan ĉasejon. Oni detruis 98 loĝejon, restis nur unu el ŝtono kaj la lernejo kiun oni pli poste uzis kiel ĉasistan ripozejon.
La forpelitaj loĝantoj kaj la posteuloj ekde 1990 revizitas la ruinojn por rememori la detruon.
Oni konstruis sur holmo kapelon en 1994.
En la proksimo troviĝas la ruinoj de fortikaĵo Szádvár kaj la vilaĝo Szögliget.