Dezmir
El Vikipedio
Dezmir (hungare Dezmér) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi nombris 1034 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1140 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1315. Ĝia hungara loĝantaro en 1600-1603 pereis. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre ĝi apartenas al Apahida.