Dinastio Sui
El Vikipedio
La dinastio Sui fondiĝis en la jaro 581 kaj daŭris 37 jarojn, tipa mallonga dinastio. La fondinto de la dinasto imperiestro Wendi donis tre grandan kontribuon. Li abolis la sistemon pri ses korteganoj, fondis la sistemon de tri provincoj kaj ses ministerioj. La imperiestro Wendi ankaŭ ellaboris novajn leĝojn kaj la kriminala kodo ne estis tiel kruela kiel en la tempo de la Suda kaj Norda Dinastioj. Krome li fondis ekzamenan sistemon, kreis novan promocian manieron de oficistoj. Tamen lia filo, imperiestro Yangdi estis tre fama en la historio pro sia krueleco. Pro liaj troega impostado kaj kruela kolektado, ardis la plendoj de la popolanoj; li mem do estis pendigita kaj la dinastio Sui pereis.
Ĝin sekvis Dinastio Tang