Distrikto
El Vikipedio
Distrikto estas unuo de publika administracio, malpli granda ol provinco, subŝtato aŭ departemento kaj pli granda ol urbo, municipo aŭ komunumo.
En landoj, kie estas pluraj administraciaj ŝtupoj inter provinco kaj municipo, oni uzas ankaŭ la esprimon "subdistrikto": En Esperanto la lasta vorto precipe uziĝas por la administra divido de Germanio, kvankam nur en 5 el la 16 federaciaj landoj (subŝtatoj) de Germanio ekzistas du administraj niveloj inter subŝtato kaj komunumo - en la aliaj 11 partoj de Germanio laŭ la nuna lingvouzo ekzistas "subdistrikto", sed ne "distrikto" "super" ĝi: Pli sencus nomi la du ŝtupojn "distrikto" kaj (kie io tia ekzistas) "distriktaro".
[redaktu] Vidu ankaŭ:
- Distrikto (Germanio)
- Federacia distrikto (Argentino, Brazilo, Meksiko, Mongolio, Niĝerio, Usono, Venezuelo)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.