Municipo
El Vikipedio
<1> Historie, en la Romia regno oni donis la titolon municipo (latine municipium) al urboj, kiuj konservis sian propran juron, sed kies anoj posedis la romian civitanecon.
<2> Municipo estas distrikto, urbo aŭ komunumo, kiun oni konsideras kiel relative memstaran aŭ eĉ sendependan administran unuon, kiu do sur loka aŭ regiona nivelo havas pli da memstareco ol ordinaraj urboj. Ĝenerale, sed ne en ĉiuj kazoj, oni preferas la vorton "komunumo" en Eŭropo kaj "municipo" en Ameriko. En Hispanio, estas municipoj kaj komunumoj, kiel malsamaj administraj rondoj.