Distrikto Augsburg
El Vikipedio
Subdistrikto Augsburg | |
---|---|
Bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
administra distrikto: | Ŝvabio |
administra sidejo: | Augsburg |
areo: | 1.071 km² |
enloĝantoj: | 238.100 (2002) |
loĝdenso: | 220 loĝantoj/km² |
regiona aŭtokodo: | A |
retejo: | landkreis-augsburg.de |
Situo de la subdistrikto ene de Bavario | |
Situo de Bavario ene de Germanio | |
La regiona subdistrikto Augsburg (germane: Landkreis) situas en la iom sudokcidente de la mezo de la federacia lando Bavario, kiu estas subŝtato de Germanio. La urbo Augsburg estas la administra centro de la subdistrikto. Sur ties areo de 1.071 km² loĝas 238.100 homoj; do meznombre 220 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la subdistrikto Augsburg estas signita per 6.
Najbaraj subdistriktoj estas Aichach-Friedberg, Landsberg, Ostallgäu, Unterallgäu, Günzburg, Dillingen kaj Donau-Ries. En la okcidento limas ankaŭ Augsburg, la samnoma urbo, kiu ne apartenas al la subdistrikto, sed estas ties administra sidejo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.