Bavario
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Bavario
Flago | |
---|---|
Bazaj informoj | |
ĉefurbo: | Munkeno |
areo: | 70.549 km² |
enloĝantoj: | 12 443 893 (2004-12) |
loĝdenso: | 176 loĝantoj/km² |
ŝuldoj : | 1.708 €/loĝanto (2002) |
ŝuldoj entute: | 20 Mrd. € (2002) |
ISO 3166-2: | DE-BY |
oficiala retejo: | www.bayern.de |
Politiko | |
ĉefministro: | Edmund Stoiber (CSU) (ekde 1993 |
reganta(j) partio(j): | CSU kaj |
lasta elekto: | 21-a de septembro 2003 |
sekva elekto: | 2008 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: |
6 voĉoj |
Situo en Germanio | |
Bavario (germane Bayern [bajern]) estas regiona ŝtato de Germanio, la sudoorienta, arbara kaj montara kvinono de la lando. Ĝi havas areon de 70.550 kv. km (20% da Germanio) kaj 11.993 mil homojn (14% da Germanio). Bavario estas norde de Aŭstrio, okcidente de Ĉeĥio kaj sude de la regiona ŝtato Turingio.
La ekonomio centro de Bavario estas Munkeno, la hejmo de BMW kaj Siemens (kiu transloĝiĝis al Bavario pro la izolita situo de Okcidenta Berlino dum la "Malvarma milito"). Bavario ne grande industriiĝis ĝis la malfrua 20-a jarcento, do la industria substrukturo estas relative nova.
Al Bavario apartenas ankaŭ la historiaj regionoj Frankonio (kun Nurnbergo) kaj parto de Ŝvabio (kun Aŭgsburgo).
Oni diras, ke kompare al norda Germanio, Bavario estas pli katolika kaj konservativa. De jardekoj regas la Kristan-Sociala Unio, la nuntempa ĉefministro estas Edmund Stoiber (ekde 1993).
Enhavo |
[redaktu] Historio
Bavario, kiu ricevis siajn nunajn landlimojn ĉefe dum kaj post la napoleona epoko, en 1870 aliĝis al la Nordgermana Federacio, kiu en la sekva jaro ricevis novan konstitucion kiel Germana Regno. Bavario daŭre havis propran reĝon, kaj krome kelkajn specialajn rajtojn (armeo, poŝto).
En 1918 Bavario fariĝis respubliko, aŭ "Libera Ŝtato", kiel oni preferas diri (tio estas malnova germanismo por respubliko). La landon skuis ekstremistaj puĉo-provoj, unue de komunistoj, poste de dekstraj ekstremistoj, ĉefe la "Hitler-puĉo" de 1923. En Munkeno fondiĝis la partio DAP, al kiu aliĝis Adolf Hitler (la posta NSDAP), kaj tie ankaŭ poste restadis ĝia sidejo. La kongresoj de NSDAP okazis en Nurnbergo.
Bavario eliris la Duan Mondomiliton multe detruita kaj devis akcepti multajn rifuĝintojn. La lando estis ankoraŭ tre agrikultura. Politike, la partia spektro malsamis al la resto de (okcidenta) Germanio: ekzistis propra Bavara Partio, sed ĝi fine malvenkadis kontraŭ la Kristan-Sociala Unio (CSU). Tiu nova partio estas la "fratina" partio de la kutima Kristan-Demokrata Unio kaj formas komunan frakcion kun ĝi en la federacia parlamento de Germanio. CSU regas Bavarion, unue komune kun koaliciaj partneroj, ekde 1957. Bavarion, unue komune kun koaliciaj partneroj, ekde 1957.
[redaktu] Administra subdivido
[redaktu] Administraj distriktaroj
- Supra Bavario (Oberbayern)
- Supra Frankonio (Oberfranken)
- Supra Palatinato (Oberpfalz)
- Meza Frankonio (Mittelfranken)
- Malsupra Bavario (Niederbayern)
- Ŝvabio (Schwaben)
- Malsupra Frankonio (Unterfranken)
[redaktu] Distriktoj
La 7 administraj distriktaroj estas subdividitaj je 71 distriktoj kaj 25 urboj sen aparteno al tia distrikto:
La subdistriktoj en Bavario |
La 71 distriktoj de Bavario estas: | |||
|
|
|
|
[redaktu] Urboj sen aparteno al regiona subdistrikto
En Bavario ekzistas 25 eksteregionaj urboj: | ||
|
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Malsupra Bavario | Malsupra Frankonio | Meza Frankonio | Supra Bavario | Supra Frankonio | Supra Palatinato | Ŝvabio