Distrikto Limburg-Weilburg
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
La subdistrikto Limburg-Weilburg [Limburk-Vajlburk] situas en la distrikto Gießen de la germana federacia lando Hesio. Ĝia sidejo estas la urbo Limburg.
Najbaras la hesiaj subdistriktoj Lahn-Dill, Hochtaunus, Rheingau-Taunus, kaj la subdistriktoj Rhein-Lahn kaj Westerwald de la federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La regiono situas inter la mezmontaroj Taunus sudoriente kaj Westerwald [Vestavalt] nordokcidente. Inter ili en vasta valo fluas la rivero [Lahn] de nordoriento al sudokcidento tra la subdistrikto. En la valo la grundo tre fekundas, kaj agrikulturo prosperas. Sian nomon donas al la subdistrikto la urboj Limburg kaj 'Weilburg, aliaj pli grandaj urboj estas Bad Camberg kaj Hadamar.
[redaktu] Ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.