Dos Hermanas
El Vikipedio
Dos Hermanas (Du Fratinoj) estas andaluza urbo en provinco Seviljo, 10 km sudoriente de ĉefurbo Seviljo. Tie loĝas 114.672 loĝantoj.
Koordinatoj: 37º 17' N, 5º 54' U
Dos Hermanas signifas du fratinoj kaj referencas al kastila konkero je la 23-a de novembro 1248, post kiu la fratinoj Elvira Nazareno kaj Estefanía Nazareno fondis setlejon.
Dum la romia epoko la loko havis la nomon Orippo.