Andaluzio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Andaluzio
Andaluzio estas "Historia Nacieco" de Hispanio, kiu kiel aliaj hispanaj naciecoj kaj regionoj konstituiĝas en Aŭtonoma Komunumo kun sia propra registaro, parlamento, justico, ktp.
Andaluzio estas la Aŭtonoma Komunumo kun plej da loĝantoj (preskaû 8.000.000) kaj la dua plej granda komunumo el Hispanio kun 87.300 km2. En Andaluzio estas parolata la andaluza. La andaluza estas dialekto de la hispana lingvo, origino de aliaj hispanaj dialektoj kiel la kanaria aŭ sudamerikaj hispandialektoj.
Mitologie konata kiel la Vesperlando kie estis la Ĝardeno de la Hesperidoj vizitita de Heraklo, Andaluzio estus laŭ kelkaj mitologiistoj la tero kie originis la fama mito de la Atlantido kiel memoro de la antikva Tartezo.
Andaluzio havas ok provincojn:
- Almerio (8.774 km2)
- Granado (12.531 km2)
- Ĥaeno (13.498 km2)
- Kadizo (7.365 km2)
- Kordovo (13.718 km2)
- Malago (7.276 km2)
- Onubo (10.085 km2)
- Sevilo (14.001 km2)
La ĉefurbo de Andaluzio estas Sevilo.
En Andaluzio, (komunumo tiel granda kiel Portugalio), ni trovas grandegan ekologian diversecon. En la sama regiono ni povas ĝui montarojn kiel Sierra Nevada (Neĝata Montaro), arbarojn en Ĥaeno, longajn paradizajn plaĝojn en Malago, Kadizo, Onubo, Granado kaj Almerio kie estas ankaŭ dezerto. Pro tio Andaluzio estas la plej turismeca komunumo el Hispanio.
Ĝin trairas inter aliaj la riveroj Gvadiano kaj Gvadalkiviro.
En ĝi abundas oliv-arboj, kork-kverkoj kaj anzinoj.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.andalucia.org
- http://www.parlamento-and.es
- Oficiala Paĝaro de Andaluzia Registaro
- Oficiala Paĝaro de Andaluzia Administracio
|
|
---|---|
Almerio | Granado | Ĥaeno | Kadizo | Kordovo | Malago | Onubo | Seviljo |
|
|
---|---|
Andaluzio | Aragono | Asturio | Balearoj | Ekstremaduro | Eŭskio | Galegio | Kanarioj | Kantabrio | Kastilio kaj Leono | Kastilio-Manĉo | Katalunio | Madrida Regiono | Murcia Regiono | Navaro | Rioĥo | Valencilando | | Aŭtonomaj urboj: Ceŭto | Melilo |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |