Dureco
El Vikipedio
Dureco estas la mekanika rezistanco, kiun mola korpo kapablas kontraŭ pli dura korpo.
La durec-mezuro de korpoj ebligas konkludojn pri kelkaj ecoj, dependante de la speco de la korpo. Ekzemplo estas la eluziĝmaniero. Duraj okulvitroj malpli gratdifektiĝas, duraj dentradoj malpli rapide uzdifektiĝas. Je la selekto de eĝaj iloj kiel frezkapo aŭ rotaciĉizilo, la dureco havas gravan signifon, ĉar duraj iloj pli longe sin tenas akraj.
[redaktu] Durec-ekzameno laŭ Mohs
Duraj materialoj skrapas molajn. Tiu ĉi rezono estas bazo por la durecekzameno laŭ Friedrich Mohs, kio precipe estas aplikata kadre de mineralogio. Friedrich Mohs, germana geologo, eksperimente tranĉetis po kelkajn mineralojn unu kontraŭ la aliajn kaj klasis ilin tiamaniere laŭ ilia dureco. Per la ekzempla aldono de numeraj valoroj por elektitaj mineraloj estiĝis relativa durec-skalo, la Mohs-skalo, kio estas vaste uzata en mineralogio kaj geologio. Indikoj pri dureco ĉiam relatas al la Mohs-skalo, kiam ne aliamaniere indikitaj. Pro kompareblo listiĝas ankaŭ la absoluta dureco nomata polur-dureco laŭ Rosiwal, kio karakterizas la polur-elspezon kaj donas pli bonan impreson de la faktaj durecdiferencoj. Ambaŭ durecskaloj estas sen unuoj.
Mohs-numero | nomo kaj formulo de mineralo | Bor-dureco laŭ Jaggar | Polur-dureco laŭ Rosiwal |
---|---|---|---|
1 | Talko Mg3Si4O10(OH)2 | -- | 0,03 |
2 | Gipso CaSO4·2H2O | 0,04 | 0,34 |
3 | Kalcito CaCO3 | 0,26 | 4,50 |
4 | Fluorito CaF2 | 0,75 | 5,14 |
5 | Apatito Ca5(PO4)3(OH-,Cl-,F-) | 1,23 | 6,45 |
6 | Feldspato KAlSi3O8 | 25,00 | 36,80 |
7 | Kvarco SiO2 | 40,00 | 117,00 |
8 | Topazo Al2SiO4(OH-,F-)2 | 152,00 | 174,00 |
9 | Korundo Al2O3 | 1000,00 | 1000,00 |
10 | Diamanto C | -- | 140000,00 |