Mohs-skalo
El Vikipedio
La Mohs-skalo estas skalo de minerala dureco kiu komparas mineralojn per la ebleco skrapi pli molajn mineralojn. Ĝi estis kreita de la germana mineralogo Friedrich Mohs, kaj estas unu el multaj difinoj de dureco de materiala scienco.
Mohs bazis la skalon laŭ dek abundaj mineraloj. Materialoj estas kategorigata laŭ la plej malmola materialo kiun si povas skrapi. La jena tabelo montras komparado kun absoluta malmoleco per sklerometro.
Malmoleco | Mineralo | Absoluta Malmoleco |
---|---|---|
1 | Talko (Mg3Si4O10(OH)2) | 1 |
2 | Gipso (CaSO4·2H2O) | 3 |
3 | Kalcito (CaCO3) | 9 |
4 | Fluorito (CaF2) | 21 |
5 | Apatito (Ca5(PO4)3(OH-,Cl-,F-)) | 48 |
6 | Feldspato (KAlSi3O8) | 72 |
7 | Kvarco (SiO2) | 100 |
8 | Topazo (Al2SiO4(OH-,F-)2) | 200 |
9 | Korundo (Al2O3) | 400 |
10 | Diamanto (C) | 1500 |