Dvůr Králové nad Labem
El Vikipedio
Dvůr Králové nad Labem estas urbo kun 18 000 loĝantoj, situanta 30 km norde de urbo Hradec Králové. Oni ofte nomas la urbon nur Dvůr Králové.
En loko de princa kortego Chvojno fondis en la jaro 1270 reĝo Přemysl Otakar la 2-a urbon, kiu estis komence de la 14-a jarcento ĉirkaŭbarita per remparoj kaj en la jaro 1392 ĝi fariĝis reĝa doturbo. Dum husanaj militoj en la jaro 1421 la urbo sen batalo kapitulacis al husanoj, poste forbruligis ĝin silezianoj, renovigita ĝi estis dum regado de Jiří z Poděbrad. Dum la tridekjara milito prirabis ĝin prusoj, en la 2-a duono de la 18-a jarcento estis deŝiritaj la remparoj kaj la urbo disvastiĝis kaj kuniĝis kun ĉirkaŭaj vilaĝoj. Pluraj monumentetoj atestas pri tio, ke ĉi tie oni batalis dum prusia-aŭstria milito en la jaro 1866. Post ekkonstruo de fervojo Pardubice – Stará Paka – Turnov evoluis teksindustrio kaj farboindustrio.
En la ĉirkaŭaĵo de placo ni trovos historian kernon. El kvar pordegoj pereis Suba pordego kaj Hradišťská-pordego, konserviĝis Supra pordego kaj Šindelářská-pordego. En Šindelářská-turo estadis malliberejo. Preĝejo de sankta Jan Baptisto estas el la 13-a jarcento, post pluraj alkonstruo ĉi tie estis alkonstruita en la jaro 1644 la alia etaĝo de turo, kiu estis per tio plialtigita al 64 m. En tiu ĉi turo „trovis“ en la jaro 1817 Václav Hanka la tn. Manuskripton el Dvůr Králové, indikata kiel la plej malnova malnovĉeĥa literatura memorigaĵo. Urbodomo en la placo estis devena ligna, la hodiaŭa konstruaĵo elkreskis post incendio en la jaro 1572, sian aspekton ĝi akiris per alikonstruo en la jaro 1833.
La plej vizitata en la urbo estas sendube zoologia ĝardeno, fondita en la jaro 1946; ekde la jaro 1967 ĝi specialiĝas al afrika bestaro en liberaj elkurejoj (safario).
En la urbo naskiĝis muzika komponisto, kantisto kaj aktoro Rudolf Antonín Dvorský (1899 – 1966), konata kiel R. A. Dvorský.
Regiono Hradec Králové | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Trutnov | |
▼ | |
Batňovice ~ Bernartice ~ Bílá Třemešná ~ Bílé Poličany ~ Borovnice ~ Borovnička ~ Čermná ~ Černý Důl ~ Dolní Branná ~ Dolní Brusnice ~ Dolní Dvůr ~ Dolní Kalná ~ Dolní Lánov ~ Dolní Olešnice ~ Doubravice ~ Dubenec ~ Dvůr Králové nad Labem ~ Hajnice ~ Havlovice ~ Horní Brusnice ~ Horní Kalná ~ Horní Maršov ~ Horní Olešnice ~ Hostinné ~ Hřibojedy ~ Chotěvice ~ Choustníkovo Hradiště ~ Chvaleč ~ Janské Lázně ~ Jívka ~ Klášterská Lhota ~ Kocbeře ~ Kohoutov ~ Královec ~ Kuks ~ Kunčice nad Labem ~ Lampertice ~ Lánov ~ Lanžov ~ Libňatov ~ Libotov ~ Litíč ~ Malá Úpa ~ Malé Svatoňovice ~ Maršov u Úpice ~ Mladé Buky ~ Mostek ~ Nemojov ~ Pec pod Sněžkou ~ Pilníkov ~ Prosečné ~ Radvanice ~ Rtyně v Podkrkonoší ~ Rudník ~ Stanovice ~ Staré Buky ~ Strážné ~ Suchovršice ~ Svoboda nad Úpou ~ Špindlerův Mlýn ~ Trotina ~ Trutnov ~ Třebihošť ~ Úpice ~ Velké Svatoňovice ~ Velká Vřešťov ~ Vilantice ~ Vítězná ~ Vlčice ~ Vlčkovice v Podkrkonoší ~ Vrchlabí ~ Zábřezí-Řečice ~ Zdobín ~ Zlatá Olešnice ~ Žacléř | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |