Dyje (rivero)
El Vikipedio
Dyje estas signifa rivero en suda kaj sudokcidenta Moravio, kiu enfluas de dekstre en riveron Morava. Dyje alfluas en teritorion de Ĉeĥa respubliko el teritorio de Aŭstrio, la longeco de ĝia fluo estas 306 km. En la rivero estas jenaj akvaj rezervujoj ĉe urboj: Vranov – Znojmo – Nové Mlýny u Mušova.
En montaretregiono de Jevišovice, kio estas orienta parto de Českomoravská vrchovina (Bohema-Moravia montetaro), ĝi kreas profundajn valojn, tra kiuj ĝi celas unue sub Podhradí nad Dyjí ĝis valbaraĵo kun digo ĉe Vranov, sub Chvaletice ĝi ŝanĝas direkton al sudoriento. Ekde Vranov ĝis Znojmo ĝi fluas senĉese al sudoriento, pli malfrue ĝi ŝanĝas direkton al nordoriento. Ĉe la unua rezervujo ĉe Nové Mlýny u Mušova estas artefarite kreitaj sistemoj de insuletoj, servantaj kiel nestejoj kaj kunvenlokoj de akvaj birdoj. En Dolnomoravský úval estas vico da mortaj branĉoj de Dyje. Sude de Lanžhot akompanas la riveron malnovaj herbejaj praarbaroj kun nestejoj de birdoj. En kunflueja teritorio de Dyje kun rivero Morava estas signifa grandmoravia burgejo Pohansko kun muzeo en ĉasista kasteleto.
Publikaj kampadejoj estas sur bordoj de valbaraĵo ĉe Vranov.