Eŭrazia koltordulo
El Vikipedio
Eŭrazia koltordulo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Jynx torquilla |
[redaktu] Eŭrazia koltordulo
Ĝi grandas 16 cm, parencas al la pegoj, sed kondutas kaj aspektas iomete kiel kant-birdoj. La plumaro ŝajnas bruna el malproksimo, proksim videblas la paternoj. La dorso kaj la longa rondfina vosto estas griza, kiujn makulas brunasj kaj flavaj makuletoj, strioj. La ventroflanko estas argilflava kun grizbruna striado.
La piedfingroj estas pegeskaj, du fingroj montras antaŭen, du malantaŭen. Ĝi ofte tordas la kolon - kun hirtigiatj kapoplumoj - tien-reen.
La koltordulo estas malofte videbla birdo, oni povas plej ofte nur ĝian voĉon aŭdi. Ĝi serĉ-nutras saltante sur la grundo, manĝas insektojn, formikojn, formikan ovon (tiun lastan kaptas per la longa, glueca lango).
Ĝi sidas sur la branĉoj kruce, sur la arbotrunko krociĝas kiel pego.
La koltordulo flugas one, krias ki-ki. Ĝi vivas en ĝardenoj, fruktarbejoj, parkoj, arbustaj, arbaj areoj. La koltordulo nestas en arbo- murkavoj, nenaturaj nestejoj ktp.
Migranta birdo.