Edgar von Wahl
El Vikipedio
Edgar VON WAHL [edgar fon wal] aŭ Edgar de WAHL (naskiĝis en la 11-a de aŭgusto (laŭ juliana kalendaro) 1867, mortis la 9-an de Marto, 1948), balt-germano, instruisto de matematiko kaj fiziko en supera reallernejo; oficiro de la rusa milita maristaro. Kreis la planlingvon Okcidentalo.
Li naskiĝis en Ukrajno, studis en Sankt-Peterburgo kaj vivis la plej grandan parton de sia vivo en Revalo/Talino/Tailimi kie li estis komunuma delegito, 1911-17.
Li jam tre frue interesiĝis pri Internacia lingvo. Unue li lernis kaj uzis Volapukon, sed la ideo de lingvo internacia plaĉis al li pli ol Volapuk mem. Tuj post apero de la Unua Libro de D-ro Esperanto li transiris al tiu lingvo. Li apartenas al la unua manpleno da Esperantistoj. Pioniro de Esperanto, estis kunfondinto de la unua Esperanto-Socio en Rusio, „Espero“ en Petrograd.
En 1889 aperis lia traduko de Princino Mary de M. Lermontov. Verkis Esperanto-hispanan vortareton en 1889, laŭ la unua malgranda rusa de Zamenhof. Kunlaboris al „La Esperantisto“.
Laŭ von Wahl estis li, kiu origine proponis al Zamenhof la solan efektivigitan plibonigon en Esperanto: nome ke la originaj tempaj tabelvortoj je AN (kian, tian...) fariĝu tabelvortoj je AM (kiam, tiam...) por eviti konfuzon kun la N-finaĵa formo de la tabelvortoj je A (kia, tia...). Li multe korespondis kun Zamenhof, Grabowski, Geoghegan, Trompeter, Runstedt kaj aliaj pioniroj. En 1894 li estis unu el la 40% kiuj voĉdonis por reformoj en Esperanto, do poste li forlasis la Esperanto-movadon.
Post multjara studado kaj elprovado de propra projekto li publikigis en 1922 la internacian lingvon Okcidentalo kaj la revuon Kosmoglott (post Cosmoglotta). Post la komenco de l' Dua mondmilito en 1939, li preskaŭ perdis kontaton al siaj movadanoj, kaj la movado okcidentalista restis centrita en Svisio kaj proksimiĝis de interlingvanoj. Li vivis la lastajn jarojn de sia vivo en malsanulejo en Estonio kaj mortis en1948. En sekva jaro, la nomo Okcidental estas sanĝita al interlingveo kaj ion-post-ion miksiĝis al interlingvao.
citita en EdE-W.