Edwin Burg
El Vikipedio
Edwin BURG (1925 –) estas nederlanda esperantisto kaj honora membro de UEA (2003).
Li naskiĝis en la iama kolonio Nederlanda Orienta Hindio nun Indonezio. Post malliberigo el koncentrejo pro la Dua mondmilito (1942 – 1945) li en 1946 ekloĝis en Nederlando, studis ekonomion kaj laboris en banko. En 1965 li eklernis Esperanton kaj ekde tiam dediĉis sin al disvastigo de la lingvo, varbis centojn da novaj esperantistoj, skribis leterojn al aŭtoritatuloj kaj ĵurnaloj, mecenatis plurajn Esperanto-organizojn. Ekde 1979, post emeritiĝo, gvidanto de la oficejo de la Internacia Esperanto-Instituto(IEI) en Hago, ekde 1995 estrarano de IEI. Lia agado estas altnivela kaj profesia, li multloke kreis grandan respekton por la lingvo.