Indonezio
El Vikipedio
Indonezio estas insula ŝtato en Sud-Orienta Azio, kiu etendiĝas sur kelke da pli grandaj insuloj – Sumatro, Javo, Celebeso, partoj de insuloj Borneo kaj Nov-Gvineo – kaj sur centoj de pli malgrandaj insuloj (krom aliaj Insuloj de spico – Malako).
|
|||
Bazaj informoj | |||
---|---|---|---|
Oficiala lingvo | indonezia, angla, nederlanda, granda kvanto de pluraj lokaj lingvoj, el kiuj plej nombra estas java | ||
Ĉefurbo | Ĝakarto | ||
Areo | la 86-a en la mondo 1.919.440 km2, el tio 5% da akvo | ||
Loĝantaro | la 5-a en la mondo 241.973.879 (takso 2005) | ||
Loĝdenso | 126 loĝantoj/km2 | ||
Monunuo | indonezia rupio (IDR) | ||
MEP | 827,4 bilionoj $ | ||
Horzono | UTC +7, +8, +9 | ||
Interretkodo | .id | ||
Landokodo | RI | ||
Telefona landoprefikso | +62 | ||
Politiko | |||
Politika sistemo | respubliko | ||
Ŝtatestro | Prezidento Susilo Bambang Yudhoyono |
||
Nacia himno | Indonesia Raya |
Enhavo |
[redaktu] Historio
Oni supozas, ke unuaj loĝantoj de indoneziaj insuloj devenis el Barato aŭ Birmo. En la jaro 1890 estis sur Javo malkovritaj skeletkorprestaĵoj de la t.n. java homo, kies aĝo estis taksita preskaŭ al miliono da jaroj. Daŭra loĝigo de la hodiaŭa Indonezio estas datita en tempon ĉirkaŭ 3000 jaroj a.K., kiam ĉi tien venadis almigrintoj el suda Ĉinio kaj Sud-Orienta Azio. La unuaj almigrintoj el Barato venis en Indonezion komence de nia erao.
En la 7-a ĝis la 11-a jarcentoj ĉi tie dominis ŝtato Ŝriviĝajo kaj kultura influo de Barato, en la 13-a ĝis 16-a jarcentoj ŝtato Maĝapahito kaj forta islamigo. Samtempe ekde fino de la 16-a jarcento datiĝas nederlanda ekspansio, kiu rapide forŝovis portugalojn: 1621 establo de Batavio (Ĝakarto), 1641 konkero de Malako je Portugalio, pro kio Nederlando akiris en la regiono potenceman monopolon. Ĝis duono de la 18-a jarcento nederlandanoj pere de nederlanda Orientazia kompanio subpremis vicon da ribeloj kaj konkeris plimulton da teritorio de Javo (ili lasis ĉi tie nur du memstarajn sultanatojn) kaj plimulton de pli malgrandaj insuloj, sur kiuj ili enpraktikigis monokulturojn de spico. Dum napoleonaj militoj dumtempe britoj alternis nederlandanojn (1801 – 1814). En la paso de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento nederlandanoj devis alfronti al nova vico de ribeloj, sed samtempe ili finis kolonigadon de la ceteraj insuloj (Nederlanda orienta Hindio). En la jaroj 1941 – 1945 la lando estis okupita de Japanio kaj kiam finiĝis la dua mondmilito, ĝi proklamis sendependecon. Nek unuigita nederlanda-brita interveno jam ne plu kapablis repacigi la reziston. Post longdaŭraj traktadoj (1946 – 1949, kiam krom alia en 1947 estiĝis federacio Unuiĝintaj ŝtatoj de Indonezio enkadre de Nederlanda indonezia asocio) fine la lando proklamis sian plenan sendependecon en la jaro 1949 kiel federacia Respubliko de unuiĝintaj ŝtatoj de Indonezio. Sed en la jaro 1950 estis akceptita dumtempa konstitucio kaj la lando unuigita en Respublikon Indonezio (plenigita per plebiscito en 1963). Kontraŭe Indonezio ne sukcesis malhelpi kreigon de Malajzio, kies teritorion ĝi pretendis (1963 – 1966 bojkoto de UN elflanke de Indonezio). En la jaro 1966 okazis provo je komunista puĉo. Ties rezulto estis likvido de pli ol 1 miliono da maldekstrane pripensantaj loĝantoj kaj destino de armea diktaturo de generalo Suharto. En la jaro 1976 estis aligita al Indonezio – post akto de proklamo de sendependeco je Portugalio – Orienta Timoro, sed plimulto da loĝantoj ne konsentas kun tiu ĉi akto.
[redaktu] Geografio kaj naturo
Indonezio najbaras kun Malajzio kaj Papuo-Nov-Gvineo. Indonezio, la ampleksa insularo kondukanta tra ekvatoro kaj etendiĝanta inter du oceanoj – Hinda oceano kaj Pacifiko, logis dum jarcentoj pro sia riĉeco kaj varia naturo ĉiun de misiistoj ĝis kaperistoj. Tiu ĉi grandega insularo estas la plej granda en la mondo kaj ĝi ensumigas 17.508 insuloj (el tio pli ol 6000 enloĝatataj). Tra la tuta Indonezio, de okcidenta marbordo de Sumatro tra Javo, Balio, Nusa Tengaru kaj insuloj Bando kaj Malako, tiriĝas zono de aktivaj kaj estingiĝintaj vulkanoj ĝis marbordo de nordorienta Sulaveso. Pli ol du trionoj de la areo de la lando kovras arbaroj kaj ĝangaloj, sole 10 % de la lando estas prilaborata. Indonezio estas riĉa je varieco de faŭno kaj floro. La insularo estas hejmo de elefantoj, tigroj, leopardoj kaj konataj orangutangoj. Akvajn testudojn eblas trovi en ĉirkaŭaĵo de Balio kaj la plej grandan floron de la mondo Rafleksion poste sur Sumatro. Insuloj Papuo, Javo, Kalimantano, Sulaveso kaj Sumatro havas naciajn parkojn, kiel ekz. Komodo – ŝirmanta komodan drakon. Sed la unika naturo kaj pluvpraarbaroj malaperas per kapturniĝa rapideco dank‘ al alta minado de ligno.
[redaktu] Klimato kaj vetero
Indonezio etendiĝas en la ĉirkaŭaĵo de ekvatoro, tial ties mezproksima temperaturo 31°C estas la sama kiel en la tempo de sekeco (majo ĝis septembro), tiel ankaŭ en tempo de monzunaj pluvoj (oktobro ĝis aprilo). La temperaturo sinkas kun supermara alteco kaj direkte al enlando.
[redaktu] Kulturo kaj loĝantoj
En Indonezio vivas pli ol 300 originaj variaj etnoj, kiuj konservas sian propran kulturon kaj ankaŭ ili uzas sian propran lingvon. Tial la registaro realigis ofican lingvon la indonezian (Bahasa Indonesia), kies bazon kreas malajzia plenigita per lokaj lingvoj kaj dialektoj. Kutime estas uzataj apud ĝi lokaj lingvoj (la java, la sundana ktp.) Ĉefa religio estas islamo, sed en absolute alia kaj moderigita aspekto, ol kia estas konata en arabaj landoj. La turisma Balio estas denove eksplicite hinduisma. Per "tramiksado" de unuopaj etnoj kaj religioj estiĝis en Indonezio certa kodekso de konduto – "Adat", kiu influas ĉiutagan vivon de la loĝantoj. Dank‘ al ĝi oni konservas ĉi tie tradicion de firmaj valoroj, respekto kaj estimo al centoj da dioj kaj dietoj. Inter ĉefaj tradiciaj metioj apartenas batikado de ŝtofoj per tradiciaj modeloj, tekstado de ŝtofoj kaj silko kaj produktado de arĝentaj juveloj. Konataj estas ankaŭ multaj tradiciaj marionetaj prezentadoj aŭ kolorigitaj dancprezentoj kun hipnota muziko kaj interesaj kostumoj. Indonezianoj estas kontentaj kaj feliĉaj, eĉ kiam ili devas alfronti al malfacilaĵoj kaj ili estas konataj pro sia natura gastameco kaj amika konduto.
[redaktu] Festotagoj kaj solenoj
Dank‘ al varieco kaj alta kvanto de diversaj etnoj oni povas sperti dum la tuta jaro en Indonezio kvanton da solenoj kaj festivaloj. Inter la plej konataj apartenas solenoj de Nova jaro Caka sur Balio (marto – aprilo), kiam estas verŝataj en maro kaj riveroj templaj ikonoj kaj sono de tamburoj akompanas malbonon reen en la mondon de spiritoj. En la paso de festotago Galungan dioj descendas sur Balio teren, por ke ili partoprenu la festotagojn kaj gajecon. Mencii valoras ankaŭ dramajn solenojn de Pasko sur insulo Larantuko, vipaj dueloj en Rutengo kaj funebraj festotagoj Torajano en la centra Sulaveso. Rilate al tio, ke plimulto da loĝantoj estas muslimoj, do plimulto de la festotagoj estas influita de luna kalendaro.
[redaktu] Tempzono
GMT/UTC +7 horoj (Sumatro, Javo, Okcidenta kaj Centra Kalimantano), GMT/UTC +8 horoj (Balio, Nusa Tengaro, Suda kaj Orienta Kalimantano, Sulaveso), GMT/UTC +9 horoj (Papuo-Nov-Gvineo kaj Malako).
[redaktu] Mezurunuoj kaj elektro
En Indonezio estas uzata metra sistemo. Elektra tensio estas 123-230 V, 50 Hz.
[redaktu] Monunuo
Oficiala monunuo en Indonezio estas indonezia rupio (1 IDR). Deviga interŝanĝo de valutoj ne ekzistas. Senproblema estas regule interŝanĝo de usonaj dolaroj, ceterajn mondajn monunuojn eblas interŝanĝi nur en grandaj urboj, ĉe ĉiu preta mono validas, ke estas postulataj sole novaj monbiletoj kun ŝirma strieto. Interŝanĝo de ĉekoj kun loka monunuo estas senproblema, sed kompare kun la preta mono neavantaĝa.
[redaktu] Trinkmono
Trinkmono ne estas en Indonezio kutima, tamen malgranda trinkmono dum pagado estos bonvenigita. En luksaj hoteloj kaj restoracioj trinkmono estas kutime alkalkulita al prezo (proksimume 10 %). Oni uzas la trinkmonon por dungitaj ŝoforoj kaj ĉiĉeronoj, ĝentile estas lasi malgrandan mon-donacon vizitinte moskeon, templon aŭ sanktejon.
[redaktu] Aĉetoj
En grandaj urboj estas supermagazenoj, aĉetcentrejoj kaj vendejdomoj kun firme fiksitaj prezoj.
[redaktu] La plej grandaj urboj
- Ĝakarto
- Surabajo
- Bandungo
- Medano
[redaktu] Etnoj
- 45% java,
- 14% sunda,
- 7,5% madura,
- 7,5% marborda malaja,
- 26% aliaj
[redaktu] Triboj
Triboj en Indonezio: Dani, Jali, Kimyal, Korowai, Kombai, Kopkaka, Asmat, Damal ka.
[redaktu] Religio
- islamismo 88%
- kristanismo 8%
- protestantismo 5%
- katolikismo 3%
- hinduismo 2%
- budhismo 1%
- aliaj 1%
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Portalo:Indonezio
- Borobuduro
- Prambanano
- Listo de urboj de Indonezio
- Landnomoj
- Papuo Barato
- Kalimantano
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |