Elba Grejsmontaro
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio / Germanio > Elba Grejsmontaro < turismaj regionoj < Turismo
Elba Grejsmontaro estas mezalta montaro konsistanta plejparte el grejso (aŭ sabloŝtono) kaj situas ambaŭflanke de rivero Elbo inter la urboj Pirna (Germanio) kaj Děčín (Ĉeĥio). Tiu ĉi montaro kovras areon de 800 kvadrataj kilometroj kaj apartenas al la pli malgrandaj montaroj de Eŭropo. Ofte oni parolas pri la du partoj:
Elba Grejsmontaro estas la rezulto de radikalaj geologiaj ŝanĝiĝoj. En kretaceo ĉi tie troviĝis marfundo. Efloresko kaj Erozio de la apudaj montaroj ( Ercmontaro kaj Luzacia montaro ) liveris materialon, kiu eksedimentis sur la marfundo kaj formis dikajn grejstavolojn. Elbo kaj ties alfluoj dismembrigis tiun terenon en bizara maniero. Hodiaŭ la imponan pejzaĝon karakterizas la mallarĝa valo de Elbo, profundaj rokaj ravinoj, malgrandaj altebenaĵoj, tablomontoj kaj rokogrupoj. Elba Grejsmontaro nun estas unika turisma regiono, vojaĝcelo de unua rango. Centojn da kilometroj mezuras ĝiaj romantikaj migrovojoj kun multaj panoramaj vidoj. |
|
Grimpantojn allogas pli ol mil rokpintoj de plej diversaj malfacilecoj.
La pejzaĝon ĝui eblas ankaŭ veturante per biciklo, ekskursoŝipo aŭ trajno.
Pli da bildoj videblas sub "Bildkolekto".
[redaktu] Turismaj vizitindaĵoj
[redaktu] La pejzaĝo en la okuloj de ...
- verkistoj
[redaktu] Bildkolekto
Vespera impreso kun Lilienstein
Maldekstre monto "Hohe Liebe", dekstre: parto de la rokoformacio Affensteine.
Vido al parto de la rokoformacio Affensteine, ĉe la dekstra fino staras la roko "Bloßstock".
La roko "Heringstein" troviĝas dekstraflanke de Elbo proksime al la ĉeha-germana limo.
Sur la ponto ĉe Bastei (desegnaĵo el la 19-a jarcento)..
Dankon al la aŭtoro de www.gipfelbuch.de pro la afabla permeso uzi liajn fotoj por nekomercaj celoj.