Elektra rezistanco
El Vikipedio
Elektra rezistanco — mezuro de poveco de aĵoj rezisti al trairado de elektra kurento tra ili. En mezursistemo SI unuo de rezistanco estas omo (Ω). Rezistanco (R) de iu konduktanta aĵo estas grandeco, kiu povas esti kalkulita kiel:
R = V / I,
kie
- V — diferenco de elektraj potencialoj inter bornoj de konduktanta aĵo, estas mezurita en voltoj
- I — kurento, fluanta inter bornoj pro la diferenco de elektraj potencialoj, estas mezurita en amperoj.
Specila ilo farita por havi rezistancon estas rezistilo.
Inversa grandeco al rezistanco estas konduktanco, kiu estas mezurita en simensoj.
Granda konduktanco de metaloj estas pro tio ke en ili estas grandega kvanto de liberaj kurenteroj - elektronoj de konduktanco, aperintaj de valentaj elektronoj de atomoj de la metalo, kiuj ne apartenas al in certa atomo.
Elektra kurento en la metaloj estas pro ekstera elektra kampo, kiu igas ordigitan movadon de la elektronoj.
Moviĝantaj elektronoj dispersiĝas pro malordaĵoj de jona krado de la metalo (pro alispecaj atomoj, malordaĵoj de mem jona krado, varmecaj fluktuoj de la atomoj). Tiam elektronoj perdas impulson kaj energio de ilia moviĝo iĝas energion de varmeco de la krado. Pro tio metaloj havas rezistancon.
Specifa rezistanco estas atributo de materialo kondukti kurenton. Unuo de specifa rezistanco estas omo·metro. Kutime por ĝi estas uzata litero ρ.
Por aĵoj kun la samaj atributoj en ĉiu amplekso kaj simpla formo
R = (ρ·L) / S,
kie
- L — longo de la aĵo laŭ la kurento
- S — areo de la aĵo perpendikulare al la kurento.
[redaktu] Specifaj rezistancoj de kelkaj metaloj, ofte uzatoj en elektrotekniko
metalo | ρ, omo·metro·10-6 |
Aluminio Al | 0,028 |
Volframo W | 0,055 |
Fero Fe | 0,098 |
Oro Au | 0,024 |
Kupro Cu | 0.0172 |
Plumbo Pb | 0,205 |
Arĝento Ag | 0,016 |
Ĉiu tiuj grandecoj estas por temperaturo t = 20° C