ELibrejo
El Vikipedio
eLibrejo estas reta biblioteko de elektronikaj esperantlingvaj libroj en PDF-formato, pakitaj per ZIP.
La bibliotekon prizorgis Franko Luin, kiu mortis la 15-an de septembro de 2005. La librojn oni povas elŝuti al sia komputilo, dispaki kaj legi sur ekrano. La funkcio de presado estas nuligita, tial neniu povas presi la librojn (tiel estas protektataj la aŭtoraj rajtoj de la verkintoj kaj tradukintoj). Aliflanke la PDF-formato ebligis doni al ĉiu verko aspekton de vera libro, aranĝita grafike, ofte kun ilustraĵoj. Ĉiuj libroj havas similan aspekton, ĉiuj havas bluan inkomakulon kiel simbolon de la eldonserio.
La libroj estas dividitaj jene: Junularaj kaj infanaj - Beletro: Prozo - Beletro: Poezio - Beletro: Teatro - Religiaj libroj - Ceteraj libroj
Nun troviĝas tie 277 libroj.
Nuntempe la retpaĝo estas alirebla, ĉar Janko Luin, filo de la mortinta Franko Luin, renovigis ĝin.
[redaktu] Ekstera ligo
Nova retadreso de novaj paĝoj de eLibrejo.