Embliko
El Vikipedio
?Amlao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Phyllanthus emblica J. Gärtner |
Embliko aŭ Amlao (Phyllanthus emblica) estas decidua arbo de la familio de eŭforbiacoj kiu kreskas ĉefe en Barato. Ĝi produktas manĝeblan frukton kun tre acida gusto multe uzita en ajurvedo por tinkturo, inkoj, ŝampuoj kaj oleoj. La arbon kaj ties fruktojn oni rigardas en hinduismo kiel sanktan arbon kaj kultadas ĝin kiel gravan esprimformon de Patrino Tero.
La arbon oni nomas per diversaj nomoj. Phyllanthus emblica en la latina, Amalaka en la sanskrita, amla en la hindia, Usirikai en la telugua, aonla, aola, amalaki, dharty, aamvala, aawallaa, emblic, emblic myrobalan, Malacca arbo, nellikai, nillika, kaj nellikya. En okcidento ankaŭ aŭdeblas Barata groso.