Emi Koussi
El Vikipedio
Emi Koussi estas neaktiva vulkano.
Ĝi estas kun 3.415 m la plej alta monto de Tibesti kaj plej alta monto de la Saharo. Ĝi situas en sudokcidento de Tibesti-montaro, en nordo de Ĉado sur pozicio de 19.80 N, 18.53 O. La vulkana masivo de Emi Koussi etendiĝas sur areo de 60 x 80 km. La pinton formas du grandaj kaldronoj kun diametro de 12 x 15 km. La plej alta punkto situas ĉe rando de la suda kaldrono.