Saharo
El Vikipedio
Saharo estas la plej granda dezerto en la mondo. Ĝi ampleksas parton de norda Afriko ekde la Atlantika marbordo ĝis Ruĝa Maro tra 10 ŝtatoj (Egiptio, Libio, Alĝerio, Tunizio, Maroko, Maŭritanio, Niĝero, Ĉado, Malio kaj Sudano), plus la disputata teritorio de okcidenta Saharo. Kun surfaco de pli ol 9 milionoj km² ĝi okupas preskaŭ la saman areon kiel Ĉinio aŭ Usono.
Enhavo |
[redaktu] Nomo
La nomo Saharo venas de la araba traduko Sahhra صحراء de la tuarega vorto tenere, kiu signifas dezerto aŭ sablo. Alia teorio devenigas ĝin de al-sahhra aŭ es-ssah-ra, signifanta flav-ruĝa.
La Romianoj nomis la landon sudan de Kartago Terra deserta (forlasita lando), kaj dum la eŭropa mezepoko ĝi simple nomiĝis "granda dezerto". Nur ekde la 19-a jarcento oni plejofte uzas la nomon "Saharo".
La araba nomo estas Bahr bela ma (maro senakva).
[redaktu] Situo
Saharo komenciĝas en la okcidento ĉe Atlantiko, kaj disvastiĝas orienten 4500-5000 km ĝis Ruĝa Maro. Ĝia nord-suda vasteco estas inter 1500 kaj 2000 km.
[redaktu] Geografio
La okcidenta parto de Saharo estas areo kun disputita posedanto - posedon de la Okcidenta Saharo proklamas kaj Maroko, kaj gerila Fronto Polisario, kiu celas establi tie sendependan respublikon de la Saharanoj.
[redaktu] Geologio
[redaktu] Historio
[redaktu] Enloĝantaro
En Saharo vivas plejparte tuaregoj kaj berberoj. Ekde la 7-a jarcento ekokupis Saharon armee araboj kaj ili disvastigis ĉi tie islamon, kio tre signife influis kulturon de lokaj ŝtatoj kaj iliajn interrilatojn. Sed necesas diri, ke Saharo estas plej dense loĝata sur norda ĉemara zono, kie estas grandaj urboj kiel Tripoliso, Benghazio, kie vivas ankaŭ eusropanoj, kaj laŭlonge laŭ la tuta marbordo kondukas marborda aŭtostrado. Malpli grandaj urboj, kiel Sabrato, estas ankaŭ eĉ 400 km en enlando, en la profunda Saharo. La norda marbordo estas trateksita per romiaj memorigaĵoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.touregypt.net/ebph5.htm
http://www.sahara-overland.com/routes/index.htm
http://maps.google.com/maps?ll=23.805450,12.656250&spn=30.774956,42.802734&z=12&t=k&hl=en
http://www.algeria-un.org/default.asp?doc=-sahara