Enlightenment
El Vikipedio
Enlightenment | |
---|---|
Emblemo de Enlightenment E17
|
|
Programisto: | La skipo |
Lasta Versio: | 0.16.18.5 (je la 16-a de decembro 2006) |
Operaciumo: | Linukso, BSD, Darwin, Unikso |
Tipo: | grafika uzulinterfaco, grafika kodaro |
Kopirajto: | BSD (libera programaro) |
TTT-ejo: | www.enlightenment.org |
Enlightenment, ankaŭ nomigita E, estas fenestradministrilo kaj grafika uzulinterfaco por la vidigosistemo X Window.
Li malsimilas el kutimaj medioj kaj muluzataj kiel KDE kaj Gnomo per sia tuta parametra ebleco kaj komandoj kaj detala parteco.
Enlightenment estis pensita por uzado en komputilaj sistemoj kiu estas malpovaj aŭ povegaj.
La projekto plibonigas iomete malrapide. Malstablaj versioj estas iom oftaj kaj ne proponas la multon de novaĵoj kiun proponis aliaj medioj pli uzataj. La nuna version de Enlightenment estas 0.16. La sekva versio, E17, estas programita ekde multaj jaroj. La ĉefa ideopensanto, Rasterman, volas ŝanĝi na Enlightenment ekde fenestradministrilo ĝis labortabla ŝelo. La programado estis plurfoje malfruigita de grandnombraj ŝanĝoj en aranĝo de kodoj, kaj Rasterman plurfoje tutŝanĝis la sistemon.
E17 uzas aron de bibliotekoj nomiĝitaj Enlightenment Foundation Libraries (EFL). Notinde tiu E17-versio estas elektita por la linuksa sistemo por la ludkonzolo de Sony : la PlayStation 3 [1].
Enhavo |
[redaktu] Historio
La unuan version de Enlightenment publikigis Raster (Carsten Haitzler) la 30-an de oktobro 1996.
[redaktu] Programistoj
La listo de partoprenantoj en tiu projekto estas granda[2].
[redaktu] Ĉefaj programistoj
La ĉefaj programistoj estas :
- Carsten "Rasterman" Haitzler[3], ĉefprogramisto ;
- Corey "Atmos" Donohoe[4] ;
- Ibukun "xcomp" Olumuyiwa[5] ;
- Kim "kwo" Woelders, stabiligisto por E16 ;
- Andrew "HandyAndE" Williams[6].
- Hisham "CodeWarrior" Mardam Bey [1]
[redaktu] Eksprogramistoj
- Geoff "Mandrake" Harrison [2]
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Elive kaj Ebuntu, du linuksaj distribuaĵoj enhavantaj na Enlightenment.