Libera programaro
El Vikipedio
Libera Programaro (angle "Free Software") estas softvara movado kiu celas krei libere distribueblajn kaj ŝanĝeblajn programojn. La iniciatinto estas Richard Stallmann, kiu fondis organizon FSF por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas kvar liberaĵojn:
Libera programaro estas afero pri la libereco de uzantoj por uzi, kopii, disdoni, studi, ŝanĝi kaj plibonigi la programaron. Pli precize, ĝi aludas al kvar specoj de libereco, por la uzantoj de la programaro:
- La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
- La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj (libereco 1). Atingo al la programfonto estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
- La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron (libereco 2).
- La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn (libereco 3). Atingo al la programfonto estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Ĉi tiuj liberecoj estis ekde la komenco de la 1960-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj la regulo en komputiko, ne la escepto. Eĉ la kodo de iuj Operaciumoj estis havebla senpage, kaj kun la rajto ŝanĝi kio estis malimplicite skribata. Neniu firmao aĉetus komputilon - ili kostis tiam pli ol 20 jaran salajron - akceptante dependon de unu sola fabrikanto.
[redaktu] Ekzemplo
Por ilustri la principon de la Libera Programaro, kontraŭe al la mallibera programado, oni povas kompari ĝin kun kuirarta recepto :
- laŭ la principo de la Libera Programaro: vi ricevis ĉi tiun recepton per iu ajn kielo (magazino, amiko), kaj neniu povas malebligi al vi uzi la recepton. Vi rajtas redoni ĉi tiun recepton tiel kiel vi volas, same vi rajtas aliigi aŭ pludoni ĝin.
- laŭ la principo de la mallibera programaro: vi devas akiri la pretan manĝaĵon kaj nur vi rajtas manĝi ĝin. Eĉ se vi scias la recepton, ne estas permesate aliigi ĝin.
Laŭ la sama ideo, oni parolas pri "libera enhavo" por dokumento, kies enhavo estas libere videbla kaj kopiebla, kaj iafoje aliigebla per ĉiu, kiel en Vikipedio.
La modelo de la libera programaro malkovriĝis en la 1990-aj jaroj, per (GNU)/Linukso.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Listo de liberaj programaroj
- Free Software Foundation
- Malfermita kodo
- GNU
- GnuCash
- GPL
- Linukso
- OpenOffice.org
- Vikio
- Vikipedio
[redaktu] Bildoj
[redaktu] Eksteraj ligoj
Klarigo pri kelkaj liberaj programaroj
filozofio (angle)
Asocio por liberaj programoj (Esperante)
DokuWiki - Esperantigita Libera Viki-programo
Action «Use Free Software»
D. E. ROGERS: PROGRAMOJ: Libera programaro: nova rimedo komerci el Monato (2004/4, p. 12)