Enrique Legrand
El Vikipedio
Enrique LEGRAND, nomata ankaŭ Henri Legrand, naskiĝinta en 1861, mortinta en 1939, estis urugvaja sciencisto, inventisto, esperantisto. Li tradukis al Esperanto plurajn verkojn de la monda literaturo:
- Amfitriono (Molière), 1922
- La Urbestro de Zalamea (Pedro Calderón de la Barca), 1925
Legrand estis plurfoje prezidanto de Urugvaja Esperanto-Societo (UES). Dum la Internacia Radio-Kongreso en Parizo en 1925 li pledis por la uzo de Esperanto.
Li okupiĝis pri termezurado kaj astronomio. Inter liaj verkoj estas
- Divagaciones filosóficas (1906)
- Sommations par une formule d'Euler (de l'usage qu'on peut en faire pour résoudre de nombreŭ problèmes). Sumaciones por una formula de Eulero (su applicabilidad en la resolución de numerosos problemas). (dulingva teksto matematika, ĉ. 1912)
En 1996 Urugvajo eldonis poŝtmarkon pri li.
Laŭ Esperanto en Perspektivo li mortis en 1936, sed la urugvaja poŝtmarko indikas 1939 kiel mortojaron. Avenuo en Montevideo portas lian nomon.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Poŝtmarko pri li
- Enrique Legrand - Un Inventor Pionero (E. Legrand, pionira inventisto; hispane)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.