Molière
El Vikipedio
Molière, realnome: Jean-Baptiste POQUELIN (baptiĝis la 15-an de januaro, 1622, mortis la 17-an de februaro, 1673) estis franca teatra verkisto kaj aktoro.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
Molière naskiĝis en Parizo kaj baptiĝis al la Eklezio de Saint-Eustache. Perdinte sian patrinon en la infanaĝo li komencas studi en la jezuita gimnazio de Clermont antaŭ jura studado kion li finis per la ricevo de la licenco en Orléans.
Kontante la aktorinon Madeleine Béjart (mortis en 1672), li fondis kun ŝian familion teatra grupo nomigata la Illustre Théâtre. Li prenis pseŭdonimon "Molière" kaj estas malliberata dum pluraj tagoj pro ŝuldoj. En la sekvantaj jaroj Molière vojaĝis tra Francio (Toulouse, Nantes, Lyon...) por akti.
En 1658 la trupo aktis la unuan fojon antaŭ la reĝo Ludoviko la 14-a kun la komedio Le Docteur amoureux (la teksto estis perdata). La grupo povas instaliĝi en la teatro de Petit-Bourbon, poste en la Palais-Royal.
Post edziĝo kun Armande Béjart (fratino aŭ filino de Madeleine Béjart) en 1662, lia komedio L'École des femmes komencigis kvereloj, Molière estis atakata per la kritikoj kaj defendiĝis en lia verkoj La Critique de l'École des femmes kaj L'Impromptu de Versailles.
Nur du jaroj post ĉi-tio, nova komedio Le Tartuffe faris skandalon, ĝia prezentado estis malpermesata. Malgraŭ ĉi-tio la grupo estis nomata "Troupe du roi" ("Aro de la reĝo") kaj ricevis pensionon. En la vintro la sano de Molière maliĝis, li devas paŭzi dum pluraj semajnoj. Tartuffe estis permesata en 1669 kaj devenis rapide sukceson.
La 10-an de februaro 1673 lia lasta komedio Le Malade imaginaire havas sian unuan prezentadon. Dum prezentado de ĉi-tia komedio la 17-an de februaro Molière estis prenata per malsaneto kaj mortis post kelkaj horoj. La kristana enterigo estis malakcepta per la ĉefepiskopo ĉar ĉi-tio la aktoroj de komedioj ne havis tian rajton. Post premo de la reĝo Molière estis entombita en la tombejo Saint-Joseph.
[redaktu] Listo de verkoj
La datoj indikas la unua prezentado de ĉia teatraĵo.
- Le Médecin volant ("La fluganta medecisto") 1645
- La Jalousie du barbouillé ("La ĵaluzeco de la malsanulo" ) 1650
- L'Étourdi ou les Contretemps ("La distriĝemulo aŭ la kontratrmpoj") 1655
- Le Dépit amoureux ("La ama tristeco") 16-a decembro 1656
- Le Docteur amoureux ("La ama doktoro") 24-a oktobro 1658
- Les Précieuses ridicules ("La mokindaj preciozulinoj") 18-a novembro 1659
- Sganarelle ou le Cocu imaginaire ("Sganarelle aŭ la kokulo pro imago") 28 majo 1660
- Dom Garcie de Navarre ou le Prince jaloux ("Dom Garcie de Navarre aŭ la jaluza princo") 4-a februaro 1661
- L'École des maris ("La lernejo de la edzoj") 24-a junio 1661
- Les Fâcheux ("La geenuloj") 17-a aŭgusto 1661
- L'École des femmes ("La lernejo de la virinoj") 26-a decembro 1662
- La Jalousie du Gros-René ("La jaluzeco de la Gros-René") 15 avril 1663
- La Critique de l'école des femmes ("La kritiko de la lernejo de la virinoj") 1-a junio 1663
- L'Impromptu de Versailles ("La ne prepara ulo de Versajlo") 14-a oktobro 1663
- Le Mariage forcé ("Edziĝo kontraŭvola") 29-a januaro 1664
- Gros-René, petit enfant ("Gros-René, eta infano") 27-a januaro 1664
- La Princesse d'Élide ("La princino de Elido") 8-a majo 1664
- Tartuffe ou l'Imposteur ("Tartufo aŭ la falsulo") 12-a majo 1664
- Dom Juan ou le Festin de pierre ("Dom Juan aŭ la Festeno de ŝtono") 15-a februaro 1665
- L'Amour médecin ("La medeca amo") 15-a septembro 1665
- Le Misanthrope ou l'Atrabilaire amoureux ("La mizantropo aŭ la ama grondo") 4-a junio 1666
- Le Médecin malgré lui ("La medecisto malgraŭ li") 6-a aŭgusto 1666
- Mélicerte ("Melicerto") 2-a decembro 1666
- Pastorale comique (Komika pastoralo) 5-a januaro 1667
- Le Sicilien ou l'Amour peintre ("La Sicilano aŭ la pentisto amo") 14-a februaro 1667
- Amphitryon ("Amfitriono") 13-a januaro 1668
- George Dandin ou le Mari confondu ("Georgo Dandin aŭ la mela edzo") 18-a julio 1668
- L'Avare ou l'École du mensonge ("La avarulo aŭ la lernejo dela mensonĝo") 9 septembre 1668
- Monsieur de Pourceaugnac ("Sinjoro de Porkonjako") 6-a oktobro 1669
- Les Amants magnifiques ("La magnifiaj geamantoj") 4-a februaro 1670
- Le Bourgeois gentilhomme ("La nobela burĝo") 14-a oktobro 1670
- Psyché ("Psiĥea") 17-a janvier 1671
- Les Fourberies de Scapin ("La kokinaĵoj de Scapin") 24-a majo 1671
- La Comtesse d'Escarbagnas ("La grafino d'Eskarbonjo") 2-a decembro 1671
- Les Femmes savantes ("La klaraj virinoj") 11-a marto 1672
- Le Malade imaginaire ("La malsanulo pro imago") 10-a februaro 1673
[redaktu] En Esperanto aperis
- Don Juan : aŭ la ŝtona festeno : kvinakta komedio / Tradukis Émile Boirac. - Paris: Hachette, proksimume 1905
- Edziĝo kontraŭvola : unuakta komedio / Tradukis Victor Dufeutrel. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1905
- Georgo Dandin : komedio en tri aktoj / El la franca lingvo tradukis L. L. Zamenhof. - Paris: Hachette, 1908
- La malsanulo pro imago : komedio en tri aktoj / El franca lingvo tradukis de W. Velten. - Leipzig: Germana Esperanto-Librejo, 1911
- Amfitriono : komedio en tri aktoj / El la franca lingvo tradukis Enrique Legrand. - Paris: Esperantista Centra Librejo, 1922
- La mizantropo : komedio en kvin aktoj / El la franca lingvo tradukis H. Boucon. - Paris: Esperantista Centra Librejo, 1930
- La nobela burĝo / Tradukis Richard Levin. Ilustris Bernard Aldebert. - Lyon: Lyon'a Universitata Esperanto-Klubo, 1936
- Georgo Dandin : komedio en tri aktoj / El la franca lingvo tradukis L. L. Zamenhof. - [4-a eldono]. Represo de la eldono de Paris 1908, Saarbrücken: Iltis, 1984
- La mokindaj preciozulinoj : komedio / [El la franca lingvo trad. André Ribot]. - Hago: Internacia Esperanto-Instituto, [s.j.]
[redaktu] Eksteraj ligiloj