Ernst Kliemke
El Vikipedio
Ernst KLIEMKE (klimke), (ps. Heinrich Nienkamp, 2-a de januaro 1870 – 20-a de februaro 1929 en Frankfurt) estis frua germana esperantisto, d-ro jura, ĉefoficisto ĉe „Deutsche Bank.“ Multajn jarojn vojaĝis en orienta Afriko, parolis kun la indiĝenoj en ilia lingvo. Pacifisto kaj adepto de Bahaismo. Estis prezidento de la Germana Esperanto-Asocio. Verkis du interesajn verkojn en Germana lingvo, pri Esperanto. (I. E. , 1929, p: 86.)
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |