Germana Esperanto-Asocio
El Vikipedio
Germana Esperanto-Asocio estas la landa Esperanto-asocio en Germanio.
Enhavo |
[redaktu] Strukturo kaj agadoj
GEA estas registrita asocio kaj asociigas la Esperanto-uzantojn en Germanio. Ĝi eldonas la membrogazeton Esperanto aktuell kaj aranĝas la Germanan Esperanto-Kongreson.
GEA havas landajn ligojn kaj lokajn grupojn, sed la membroj estas centre registrataj kaj pagas kotizon al la centro (la oficejo de GEA). Dum la Germana Esperanto-Kongreso kunsidas la jarĉefkunveno, kiu elektas ĉiun duan jaron estraron kun prezidanto. La nuna prezidanto estas Andreas Emmerich.
En la kadro de GEA funkcias:
- Germana Esperanto-Instituto,
- Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen (Württ.),
- Interkultura Centro Herzberg / Germana Esperanto-Centro en Herzberg am Harz, ĝi estas la klerigejo kaj pluklerigejo de GEA.
Apud GEA ekzistas diversaj fakaj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj parte kunlaboras kun sekcioj en Germanio. Aliaj estas tute memstaraj (kiel la laborista Libera Esperanto-Asocio).
[redaktu] Internacie
GEA ekde 1934 kaj denove ekde 1955 estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio.
[redaktu] Junularo
Germana Esperanto-Junularo estas memstara registrita asocio, sed kunlaboras kun kaj en GEA. GEA konsideras la membrojn de GEJ siajn junularajn membrojn. GEJ-membroj povas aboni la GEA-organon Esperanto aktuell je favoraj kondiĉoj, sed ricevas precipe la GEJ-gazeton Kune.
[redaktu] Historio
En 1906 la asocio estis fondita kiel Deutsche Esperantisten-Gesellschaft. La nunan nomon ĝi ricevis pro ŝanĝo de strukturo en 1909: el asocio de individuoj ĝi fariĝis ligo de grupoj.
Pro malpermeso de la tiama germana (nacisocialista) registaro, GEA devis dissolviĝi en 1936. Nur en 1947 GEA povis esti refondita, almenaŭ en la tri okcidentaj partoj de okupata Germanio.
Aparte de GEA estiĝis Esperanto-strukturoj en GDR, kun Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo, ekde 1965. Ekde 1991 la germana neŭtrala Esperanto-movado estas denove unuigita sub la tegmento GEA.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Hejmpaĝo de GEA
- www.esperanto.de kun dulingvaj informoj pri la Esperanto-asocioj k.s. en Germanio