Ernst Stadler
El Vikipedio
Literaturo > Germanlingva Literaturo > Ernst STADLER < Germana lingvo
Ernst Maria Richard STADLER [enst ŝtadle] (naskiĝis la 11-an de aŭgusto, 1883, mortis la 30-an de oktobro, 1914) estis alzaca lirikisto.
Stadler naskiĝis en Colmar, kiel filo de juristo. En Strasburgo kaj Munkeno li studis germanistikon, romanistikon kaj lingvosciencon. Siajn unuajn poemojn li ekde 1902 publikigis en la revuo Der Stürmer. En la jaro 1905 lia unua poemkolekto aperis libroforme: Präludien. De 1912 ĝis 1914 li okupis profesoran postenon por germana filologio en Bruselo.
Stadler estis grava reprezentanto de la ekspresionismo. Krom lirikon li verkis literatursciencajn traktatojn kaj tradukis el la franca lingvo.
Je la kulmino de sia kariero li pereis kiel soldato dum la Unua mondmilito apud Ypern (Belgio).
[redaktu] Listo de verkoj
- Präludien (poemoj, 1905)
- Wielands Shakespeare (traktatoj, 1910)
- Der Aufbruch (poemoj, 1914)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Printempiĝo / trad. de Guido Holz. - En: Übertragungen / Transkondukoj. - Messkirch : Gmeiner, 1988. - p. 87-88. - ISBN 3-926633-14-X