Eschwege
El Vikipedio
Eschwege urbo de Germanio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Provinco | Hesio | ||||
Distrikto | Kassel | ||||
Subdistrikto | Werra-Meißner-Kreis | ||||
Urbestro | Jürgen Zick | ||||
Areo | 63,27 km² | ||||
Alto super maro | 211 m | ||||
Loĝantoj | 21.004 | ||||
Loĝdenso | 332 loĝ./km² | ||||
Ĝemelurboj | St.-Mandé (FR), Mühlhausen (DE), Regen (DE) |
||||
Horzono | +1 | ||||
Poŝtkodo | 37269 | ||||
Aŭtokodo | ESW | ||||
Telefona antaŭkodo | +49-5651 | ||||
Kodo laŭ AGS | 06 6 36 003 |
Eschwege [eŝvege] estas germana urbo en la nord-okcidento de Hesio. Ĝi estas ĉefurbo de subdistrikto Werra-Meißner-Kreis.
Enhavo |
[redaktu] Blazono
La blazono de Eschwege montras sur ruĝa fono arĝentan kastelon kun du turoj pint-tegmentaj. Inter la turoj ŝvebas verda fraksena branĉeto kun tri folioj (la germana vorto Esche signifas "frakseno").
[redaktu] Urboĝemelecoj
- St.-Mandé en Francio
- Mühlhausen (Turingio) en Germanio
- Regen (Bavario) en Germanio
[redaktu] Arkitekturo
Eschwege konservis mezepokan urbocentron kun kohera trabfaka domaro. Krome ekzistas jenaj vidindaj konstruaĵoj:
- Kirko "St. Katharina" en kvartalo Neustadt
- Bazareja kirko "St. Dionys"
- Eschweger Landgrafenschloss, kastelo, sur kies turo ĉiuhore aperas mekanika trumpetisto, nomata Dietemann, maskoto de la urbo
- Hochzeitshaus ("geedziĝa domo", burĝa domo de 1578)
- Schulberg (Cyriakusberg), monteto kun turo "Karlsturm"
- Nikolaa Turo (eksa kirka turo de 1455)
- Bismarck-a Turo sur monteto Leuchtberg oriente de la urbo (de 1903)
- Schäferhalle (pavilono sur la okcidenta deklivo de Leuchtberg)
- Eksa sinagogo, nuna nov-apostola kirko
- Hospitala Kapelo
- Monaĥejo, sidejo de bierfarejo "Eschweger Klosterbrauerei"
Situo en Germanio |
[redaktu] Esperanto-vivo
En Eschwege okazis la 29-a Internacia Seminario, 1985/86. Tie ekzistas loka asocio de esperantistoj.
En Eschwege vivas Rüdiger Sachs.