Esperanto en perspektivo
El Vikipedio

Esperanto en perspektivo (EeP) estas manlibro pri Esperanto, verkita komune de Ivo Lapenna, Ulrich Lins (historio) kaj Tazio Carlevaro (1974, eldonis UEA, 845 paĝoj kaj indeksoj).
Enhavo |
[redaktu] Prahistorio
UEA-prezidanto Ivo Lapenna iniciatis la verkon, pensante unue pri pliampleksigita de sia La internacia lingvo el 1952, konciza manlibro pri Esperanto. Fine de la 1960aj jaroj estis planoj ankaŭ pri nova Enciklopedio de Esperanto. Ambaŭ ideoj eniris la koncepton de EeP.
[redaktu] Taskodivido
Kiel direktoro de CED, UEA-sekcio, Lapenna decidis pri la bazaj principoj de la verko kaj kiel ĉefredaktoro dividis la taskojn. Li mem verkis interalie la historion de UEA post la dua mondmilito, do la tempon en kiu li mem funkciis en la gvidado de la Asocio.
Redaktoro (la kunordiganto de la plej multaj kunlaboradoj) estis Ulrich Lins, kaj verkanto pri multaj historiaj temoj. Lia historio de la movada organizado ĝis la dua mondomilito plenigis longtempan mankon. Cetere li prezentis siajn studojn pri la persekutoj kontraŭ esperantistoj. Preskaŭ samtempe Lins publikigis La danĝera lingvo, sed - male ol en EeP - kun precizaj fondindikoj (unua eldono 1973, la plej aktuala esperanta estas de 1990).
Tazio Carlevaro okupiĝis pri literaturo kaj biobliografio. Victor Sadler, la direktoro de la Centra Oficejo kaj redaktoro de la revuo Esperanto de UEA, estis la teknika redaktoro, kio signifis akcepti la manuskriptojn de la verkintoj kaj rilati kun la presejo. Simo Milojeviĉ, redaktoro de Esperanto ekde 1973, serĉis bildojn kaj aranĝis ilin en la verko; per la elekto de la prezentitaj personoj li provis iomete krei ekvilibron al Lapenna, kiu foje malmulte aŭ ne menciis neŝataton. Krome multaj pliaj personoj kontribuis al la verko.
[redaktu] Eldono kaj valoro
Pro deziroj de Lapenna, pliampleksigi ion, aldoni pliajn ĉapitrojn, reverki ion, la verko ne fariĝis preta en 1972, sed nur en 1974. Ankaŭ pro Lapenna mankas precizaj fontindikoj, aperas nur bibliografioj fine de ĉapitroj. EeP estis vendosukceso malgraŭ iom alta prezo (sepdek guldenoj), kaj estis elvendita proksimume en 1987.
Kvankam EeP ankoraŭ ne estas anstataŭigita de pli aktuala verko, kaj kvankam ĝi estas bezonata de preskaŭ ĉiu esploranto pri la movado, ĝi estas problema kelkrilate, precipe pro tio, ke ofte iu temo estis pritraktita de homo kiu persone rilatis al ĝi aŭ kiu pro alia kialo havis problemojn objektive rilati al la temo. Simile statis jam en la Enciklopedio, kaj la problemo verŝajne pro principaj kialoj ne estas tute evitebla en Esperantio.