Esperantologio, norma aŭ preskriba
El Vikipedio
Norma aŭ preskriba Esperantologio estas scienco pri la validaj normaj bazoj de Esperanto, pri ĝia (hierarkia) normsistemo (1. Bulonja Deklaracio, 2. Fundamento kun Oficialaj Aldonoj, 3. komuna lingvouzo, 4. Zamenhofa stilo); el tio ĝi deduktas, kio estas gramatike ĝusta kaj stile bona Esperanto. Tiucele ĝi sisteme kaj konsekvence aplikas la normsciencan metodaron, precipe la (norm-)logikon, la semantikan kaj teleologian norminterpretadojn kaj la kompletigon de normoj helpe de la formala teleologio. La formala teleologio - t.e. la formala teorio de racie celkonforma agado - estas parte ekvivalenta al la normlogiko, ĉar celoj povas esti rigardataj kiel kvazaŭ-normoj. (La normlogiko mem ne estas preskriba, ĉar ĝi povas nur kontroli normojn aŭ dedukti ilin el aliaj jam validaj normoj, sed ĝi ne povas mem krei normojn).
[redaktu] Ekstera ligo
Kontribuoj al la norma esperantologio de Helmut Welger