Esperantologio
El Vikipedio
Se vi serĉas informojn pri la Esperanto-gazeto nomata "Esperantologio", vi povas trovi ĝin ĉe Esperantologio (gazeto).
Esperantologio estas la speciala Esperanta lingvistiko, okupiĝanta pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko kaj transskribo de internaciaj fakvortoj kaj de propraj nomoj. Esperantologiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principoj de Neceso kaj Sufiĉo (v.) kiuj postulas ekvilibradon inter koncizo kaj klaro de l' vorto. Rilate al vortradikoj la E starigas
- La principon de internacieco,
- La principon de analogeco kun aliaj lingvaj elementoj,
- La principon de vortara ekonomio
- La principon de la bonsoneco.
Kiel oni vidas, ĉi tiuj principoj ne ĉiam estas akordigeblaj inter si; ekzemple la internacieco postulas la vorton internacionala dum la analogeco kaj vortara ekonomio postulas internacia. En la lingvo ŝajnas pli grava la 2-a kaj 3-a principoj ol la 1-a.
Krome la nepran validiĝon de E-logiaj principoj baras ankaŭ la lingvouzo, kiu povas sankcii formojn ne tute ĝustajn kaj povas igi klaraj formojn per si mem neklarajn.
Kaj precipe oni devas akcenti, ke laŭ la supraj principoj oni povas kritiki nur la vortojn novajn, sed ne la praajn aŭ enradikiĝintajn vortojn de la lingvo. Estas evidente, ke tiaj klopodoj kunportus nur skismojn, ĉar ĝenerala konsento neniam estus ebla pro la manko de l' absoluta akordigebleco de l' principoj. Do tiaj klopodoj, kiajn faris ekz Sentis por fari analogecon inter la vortoj naskitaj de sama latina radiko (supozi, propozi, ripozi, kompozi, opozi; produkti tradukti, kondukti, ktp) estas funde eraraj, ĉar ili ne konsideras la tradicion kaj la postulon de la lingva unueco, kiu estas pli grava ol ĉiuj aliaj principoj.
Literaturo:
- Wüster: Esperantologiaj principoj (E-Germana Vortaro). Neergard: Fremdvortoj en E. Tie oni trovas ankaŭ bibliografian liston. KALOCSAY.
- Welger: Germanlingva studo pri la starigo, prioritatigo kaj interagado de planlingvaj kvalitokriterioj en la verkaro de Zamenhof
[redaktu] Esperantologoj
- Věra Barandovská-Frank
- Detlev Blanke
- Reinhard Haupenthal
- Claus Günkel
- Boris Kolker
- Marc van Oostendorp - eksa profesoro pri interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo
- Bernhard Pabst
- Gaston Waringhien
- Eugen Wüster
[redaktu] Vidu ankaŭ
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |
![]() |
ESPERANTO | ![]() |
---|---|---|
Historio • Movado • Universalaj Kongresoj • Asocioj • Aktivuloj • Esperantistoj laŭ la nacieco | ||
Kulturo • Literaturo • Muziko • Radiofonio • Filmoj • Verkistoj • Esperantologio • Kursoj | ||
Portalo Esperanto | ||
redakti |