Eta sangvisorbo
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngEta sangvisorbo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Sanguisorba minor Scop. |
La eta sangvisorbo (Singuisorba minor) estas herbo kun verdaj ĝis ruĝe brunaj floroj, uzata por salato k furaĝo.[1]
Enhavo |
[redaktu] Enhavo
La planto enhavas multe da vitamino C: ĉirkaŭ 500 mg po 100 g da freŝa substanco.
[redaktu] Utiligo
Manĝi sangvisorbon apetetigas. Tizano el sangvisorbaj folioj, metata sur haŭto ruĝa pro tro da suno aŭ alergio, malfortigas la ruĝecon kaj doloron. Se oni trinkas la tizanon, ĝi plifortigas la leboron de la renoj kaj laŭdire helpu kontraŭ kario. Tizano el sangvisorbaj radikoj helpas kontraŭ inflamoj de la buŝa mukozo - se oni volas tian helpon, sufiĉas teni la likvaĵon en la buŝo dum kelkaj sekundoj, ne nepras trinki ĝin.
[redaktu] Preparo de tizano
- por trinkado: Verŝu unu litron da bolanta akvo sur 20 g da freŝaj folioj kaj lasu la likvaĵon dum 5 minutoj. Por havi medicinan efikon, indas trinki ĉiutage du ĝis 3 tasojn de la tizano.
- por tenado en la buŝa kavo: Boligu 60 g da sekigataj kaj malgrandigitaj radikoj en unu litro da akvo dum malpli ol minuto. Poste lasu la tizanon dum 30 minutoj kaj poste filtru ĝin.
[redaktu] Uzado en kuirarto
Pimpinelo estas unu el la tradicie sep herboj de la Frankfurta Verda Saŭco. Por eviti, ke la herbo perdu sian freŝan aromon, oni aldonu ĝin laŭeble nur post kuirado al la jam preta manĝaĵo. La junaj folioj ankaŭ bongustas sur buterpano aŭ malgrandigite en salatoj, herbokazeo, ovaĵoj, legomaĵoj kaj freŝaj supoj.