EuroNews
El Vikipedio
EuroNews estas televid-kanalo pri eŭropaj informoj kaj novaĵoj lanĉita la 1-an de januaro 1993, kies sidejo troviĝas en Ecully, en la Liona antaŭurbo en Francio. EuroNews traktas la tutan mondan aktulaĵaron laŭ eŭropa vidpunkto. Ĝi profitas la bildojn de aliaj televid-kanaloj, de publikaj kanaloj kiuj havas akciojn en ĝi kaj de ĉefaj gazetar-agentoj.
La partneraj/akciaj televid-kanaloj de Euronews estas (en 2004):
- CT (Ĉeĥio)
- CyBC (Kipro)
- ENTV (Algerio)
- ERT (Grekio)
- ERTT (Tunizio)
- ERTV (Egipto)
- France Télévisions (Francio)
- PBS (Maltio)
- RAI (Italio)
- RTBF (Belgio)
- RTÉ (Irlando)
- RTP (Portugalio)
- RTR (Rusio)
- RTVE (Hispanio)
- RTVSLO (Slovenio)
- SSR (Svislando)
- TMC (Monako)
- TVR (Rumanio)
- YLE (Finnlando).
En 2005, Euronews disspektiĝas en 7 lingvoj: franca, angla, germana, itala, portugala, hispana kaj rusa. Euronews (internacia) kaj Euronews-Francio estas elsendataj ciferece per la satelito Hot-Bird. Iliaj programoj ankaŭ estas ĉe Astra kaj Hispasat. La kanalo estas plusendata de plejparto de dratoj-reto kaj interreta rapidflua-alir-sistemo (ADSL).
En Ameriko, EuroNews spekteblas en 17 lingvoj per Globecast WTV per la satelito Intelsat Ameriko 5 à 97° okcidenta.