Eurythmics
El Vikipedio
Eurythmics estas popmuzika kaj novonda brita bando kies kreuloj estas Annie Lennox k Dave Stewart.
La du kunuloj (kiu tiam ankaŭ estis geumikoj) estis origine anoj de la bando The Tourists, sed ili ne trafis sukceson kaj malkonsentiĝo aperis kun la komponisto Pete Coombes. Ili baldaŭ decidas krei ilian propran bandon en kiu ili trovis pli da facilecon kaj liberecon. Dum la androgina kantisto Annie Lennox rimarkiĝis per sia profunda voĉo, Dave Stewart, kiu ofte strebis nerimarkiĝi, elpensis obsedan muzikon baze de novaj teknologioj kiel sinteziloj. Dank'al famaj muzikaĵoj kiel Sweet Dreams (Are Made of These), Here Comes the Rain Again, Would I Lie To You?, There Must Be an Angel (Playing with My Heart) kaj We Too Are One, la bando kontribuis al la muzika alŝutaĵo de la 1980-oj same kiel bandoj kiel New Order, Depeche Mode, OMD, Soft Cell, Tears For Fears aŭ Erasure. En 1990, la kunuloj haltis ilian bandon. De 1999, oni denove povas aŭdi ilin.
[redaktu] Albumoj
- 1981 : In the Garden
- 1983 : Sweet Dreams (Are Made Of This)
- 1983 : Touch
- 1984 : Touch Dance, album remix
- 1984 : 1984 (For The Love Of Big Brother), inspirita de la romano 1984 de George Orwell
- 1985 : Be Yourself Tonight
- 1986 : Revenge
- 1987 : Savage
- 1989 : We Too Are One
- 1991 : Greatest Hits
- 1999 : Peace