F. J. Krüger
El Vikipedio
F. J. KRÜGER (1911 - mortis la 4-an de septembro 1991 en Amsterdamo) estis fakdelegito pri lingvoj ekde 1951.
Li regis plurajn planlingvojn, eĉ Volapukon, kies Akademion li estris ekde 1977. Post la dua mondmilito li kompilis la katalogon de la libraro, kiun la nederlanda E-asocio transdonis al la Amsterdama Universitata Biblioteko.