Amsterdamo
El Vikipedio
Amsterdamo (52°22'N; 4°54'E Mapo) estas la ĉefurbo de Nederlando (kvankam la sidejo de la nederlanda registaro situas en Hago) kaj estas la plej granda urbo de la provinco Norda Holando. La urbo havas ĉirkaŭ 750 000 enloĝantojn kaj la amsterdama regiono havas ĉirkaŭ 1,5 milionojn da. La plej malnova parto de la urbo estas konstruita ĉirkaŭ reto da duoncirklaj kanaloj. Amsterdamo estas la plej turisma urbo en Nederlando.
La urbo estas fama pro siaj belegaj kanaldomoj kaj la etoso de individula libereco. En tiu etoso multe okazas, farante la urbon vigla loko plenplena de kulturo kaj homa interkontaktado. Ekzemploj de tio estas la varma kvartalo – Wallen –, ĝiaj multnombraj coffee shops, kiuj leĝe disvendas kanabon, la Rijksmuseum (regna muzeo), la Van-Gogh-muzeo, la muzeo de la hejmo de Rembranto, la domo de Anne Frank, kaj la kanaloj laŭitaj de malnovaj domoj.
Enhavo |
[redaktu] Esperanto en Amsterdamo
- En 1903 S. de Vries publikigis en Amsterdam la unuan internacian revuon por Esperanta Stenografio "La Stenografisto"
En Amsterdamo okazis la 20-a Kongreso de TEJO en 1964.
[redaktu] Esperantistoj de Amsterdamo
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- ReVo : Amsterdamo
- Amsterdam.nl, oficiala TTT-ejo
- Amsterdam Hotspots, turista gvidilo
- Hotel Amsterdam
- Amsterdam, VisitTown.com