Fasto
El Vikipedio
Fasto: Estas la ago tute aŭ grandparte siavole rezigni pri manĝado dum certa periodo. Ordinare oni nomas faston kiam estas propravole, sed oni ja kelkfoje diras ke "fastas" nur kiam estas hazarde aŭ devigite nemanĝi. Ene de ĉi periodo la manĝado estas tre zorga, aŭ nula. Fastoj estas praktikataj pro pluraj kialoj. Unu el la plej kutimaj estas la religia aŭ rita kialo, kiam oni fastas pro observado de religia praktiko. Alia kialo estas protestado, la tiel nomata fastostriko, kiam oni ne manĝas ĝis kiam la celo estas atingita, kaj premas la respondeculojn donante al ili respondecon pro ebla promalsata morto. Unu el la plej famaj, kaj kiu famigis ĝin, praktikantoj de tiaj strikoj estas la barata pacisto Gandhi. Kaj alia ofta kialo estas fasto pro sano, do la fasto povas servi por purigi la organismon. Aŭ ankoraŭ fasto pro kuracaj kialoj, certaj terapioj por esti efikaj aŭ pli efikaj postulas certajn periodojn de fastado, preskaŭ ĉiaj kirurgioj postulas iomgradan faston.
Enhavo |
[redaktu] Budaismo
Budao, antaŭ ol atingi enlumiĝon, fastadis laŭ la moro de hinduaj piuloj. Rompinte la faston, li deklaris la mezan vojon inter ekstrema malkomforto kaj mondumo.
[redaktu] Ĝajnismo
La plej fortaj fastoj en la mondo estas tiuj de Ĝajnismo, en kiu la plej altaj sanktuloj povas fasti ĝis la morto.
[redaktu] Islamo
Dum la monato ramadano, islamanoj sin detenas el trinki, manĝi, fumi kaj seksumi dum tago, kaj festas dum eknokto.
[redaktu] Judismo
Judismo havas ankaŭ pluraj fastoj, inter kiuj la plej grava estas Yom Kippur.
[redaktu] Kristanismo
En Kristanismo, la ĉefa fasto estas la fastsezono de Karesmo, kiu daŭras la kvardek tagojn antaŭ Pasko, nenombrante la dimanĉojn. La fasto memorigas pri la samdaŭra fastado de Jesuo en deserto antaŭ komenci sian predikadon. Dum Karesmo, la plej observemaj kredantoj manĝas nur unu plenan manĝon en la vespero, kaj nur unu (aŭ ofte du) tre etajn manĝojn en la mateno kaj la mitago. Aliaj Kristanaj fastoj estas ĉiuj vendredoj de la jaro, krom inter Kristnasko kaj la Epifanio, en kiu observemuloj ne manĝas viandon (sed fiŝo estas permisita, ĉar en tiamaj socioj fiŝo estis malplikosta ol viando). En Hispanio, la ĉiuvendreda viandofasto estas anstataŭigebla per preĝo (krom dum Karesmo), pro koncedo de la epoko de Reconquista kontraŭ islamanoj. Ekzistas ankaŭ aliaj malgrandaj fastotagoj.
Riĉaj monaĥoj, kiuj ne kondutis laŭ la postuloj de sia stato, fajndiskutis ĉu ĉokolado rompis la faston aŭ estis nur trinkaĵo.