Finn-ugra lingvaro
El Vikipedio
Finn-ugraj lingvoj estas unu el du ĉefbranĉoj de urala lingvaro. La alia ĉefbranĉo estas samojedaj lingvoj. Parolantoj de la finn-urgaj lingvoj estas entute 23 milionoj.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Finn-ugraj lingvoj devenas el komuna pralingvo, kiu estis parolata antaŭ 5 000-6 000 jaroj. Unue el la komuna lingvo eliris la ugraj lingvoj. La okcidenta branĉo de la komuna lingvo dividiĝis al praperma, el kiu poste formiĝis komia kaj udmurta lingvoj, kaj al finna-volga lingvaro, el kiu formiĝis maria, mordva kaj prafinna lingvoj. El prafinna lingvo apartiĝis sameaj lingvoj kaj baltmara finnaj lingvoj.
La esplorado de la finn-urga lingvaro baziĝas al komuna vortaro kaj komunaj strukturoj. La unua, kiu listigis finn-ugrajn lingvojn surbaze de komunaj vortoj, estis la sveda lingvisto Philipp Johann von Strahlenberg en jaro 1730. Poste hungaroj János Sajnovics (1770) kaj Sámuel Gyarmathi (1799) komparis ankaŭ strukturojn.
[redaktu] Ecoj
Finn-ugraj linvoj estas sintezaj lingvoj, kiuj havas multaj kazoj kaj malmultajn prepoziciojn kaj postpoziciojn. Laŭ la nuna opinio en la komuna pralingvo troviĝis jenaj elementoj:
- En la unua silabo estas mallongaj vokaloj i, u, ü (= y), e, o, ä, a kaj longaj vokaloj i, u, e, o
- En la sekvaj silaboj estis nur tri vokaloj a, ä, e
- La vortoj havis vokalan harmonion
- Inter konsonantoj troviĝis pluraj sibilantoj, afrikatoj kaj moliĝintaj sonoj.
- La akcento estis sur la unua silabo.
- La pralingvo havis ses kazojn.
- Apud singularo kaj pluralo ekzistis ankaŭ du-laro
[redaktu] Lingvoj
- Permaj lingvoj
- Finna-volga lingvaro
- Maria lingvo
- Mordvaj lingvoj
- Ersa lingvo
- Mokŝa lingvo
- Malaperinta finna-volgaj lingvoj
- Merja lingvo
- Metsera lingvo
- Muroma lingvo
- Finna-samea lingvaro
- Sameaj lingvoj
- Okcidentsameaj lingvoj
- Orient-sameaj lingvoj
- Anarsamea lingvo
- Kemi-samea lingvo
- Skolt-samea lingvo
- Akala-samea lingvo
- Kildin-samea lingvo
- Ter-samea lingvo
- Baltmara finna lingvaro
- Iĵora lingvo
- Livona lingvo
- Karela lingvo
- Olonec-karela lingvo
- Luda karela lingvo
- Ĉefa karela lingvo
- Finna lingvo
- Vota lingvo
- Vepsa lingvo
- Estona lingvo
- Sameaj lingvoj
[redaktu] Vidu ankaŭ:
Finno-Ugra grupo, Urala lingvaro Internacia Finnugra Kongreso