Flago de Aŭstrio
El Vikipedio
[redaktu] Aspekto
La flago de Aŭstrio estas dividita je tri horizontalaj zonoj – ruĝa, blanka kaj ruĝa.
[redaktu] Historio
Kune kun la flago de Danio ĝi estas opiniata la plej malnova nacia flago.
Laŭ legendo, la flagon elektis Leopoldo la 5-a de Aŭstrio (1157–1194) post batalo de Akko (1191). Preskaŭ lia tuta tuniko estis sangomakulita – nur parto kovrita per rimeno estis blanka. Oni decidis, ke ĝi estu nova nacia flago.
Fakte, la flagon kreis Frederiko la 2-a de Aŭstrio (1210–1246), la lasta duko de Babenberg-dinastio. Li volis havi pli grandan sendependecon de Imperiestro. Finfine, li kreis novan blazonon: ruĝan kun horizontala, arĝenta zono. La plej malnova informo pri aŭstria flago estas en sigelo en monakejo de Lilienfeld kun dato – 30-a de novembro 1230.