Flosglacio
El Vikipedio
Flosglacioj (flosantaj glaciegoj) aperas dum varmiĝo kaj disiĝo de glacimasoj ĉe la polusoj aŭ ĉe riveroj, maroj, ktp. (La polusajn glacitabulegojn frostiĝantajn el marakvo, oni nomas bankizoj.) Granda peco de flosglacio estas flosanta glacimonto.
Denso de glacio estas 0,920, denso de mara akvo estas ĉirkaŭ 1,025. Do glacimonto flosas, sed 90% de ĝia amplekso estas sub surfaco de la akvo.
La riveraj flosglacioj (post fruprintempa varmiĝo) povas endanĝerigi la pontojn, kolektiĝante ĉe pilieroj, barante la akvofluon kaj premante la konstruaĵon.
Kun daŭra varmiĝo de la Tero, ĉiam pli kaj pli da flosglacioj disiĝas de la polusa kontinenta glaciaro de Arkto aŭ Antarkto.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://nsidc.org/sotc/sea_ice.html
http://nsidc.org/data/seaice_index
http://adsabs.harvard.edu/cgi-bin/nph-bib_query?bibcode=2002GeoRL..29x..28G&db_key=AST
http://www.arctic.noaa.gov/essay_wadhams.html
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |