Fosforo
El Vikipedio
Perioda tabelo | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
H | He | ||||||||||||||||||
Li | Be | B | C | N | O | F | Ne | ||||||||||||
Na | Mg | Al | Si | P | S | Cl | Ar | ||||||||||||
K | Ca | Sc | Ti | V | Cr | Mn | Fe | Co | Ni | Cu | Zn | Ga | Ge | As | Se | Br | Kr | ||
Rb | Sr | Y | Zr | Nb | Mo | Tc | Ru | Rh | Pd | Ag | Cd | In | Sn | Sb | Te | I | Xe | ||
Cs | Ba | * | Hf | Ta | W | Re | Os | Ir | Pt | Au | Hg | Tl | Pb | Bi | Po | At | Rn | ||
Fr | Ra | ** | Rf | Db | Sg | Bh | Hs | Mt | Ds | Rg | Uub | Uut | Uuq | Uup | Uuh | Uus | Uuo | ||
* | La | Ce | Pr | Nd | Pm | Sm | Eu | Gd | Tb | Dy | Ho | Er | Tm | Yb | Lu | ||||
** | Ac | Th | Pa | U | Np | Pu | Am | Cm | Bk | Cf | Es | Fm | Md | No | Lr |
Enhavo |
[redaktu] P - fosforo
- Simbolo: P
- Atomnumero: 15
- Atompezo: 30,973761 (2)
- Kemia Serio: pniktogenoj (ne-oficiala nomo), nemetalo
- Standarda Stato solida ĉe 298K
- Koloro senkolora/ruĝa/arĝentblanka
Fosforo ekzistas je diversaj alotropaj formoj incluzive de blanka (aŭ flava), ruĝa, kaj nigra (aŭ violkolora). Kutime, fajna fosforo troviĝas kiel kristaloj de P4, kun tetrahedra geometrio.
[redaktu] Blanka fosforo
Blanka fosforo estas la plej reaciema modifikaĵo de la fosforo. Ĝi havas la denson de 1,82 g/cm3, kaj fandopunkton de 44,1 °C, bolpunkton de 280 °C. Ĝi estas diafana kaj vaksosimila. La malpurigitan blankan fosforon nomas oni ankaŭ kiel flava fosforo. La kubostruktura blanak fosforo estas tre bone solvebla en fosfortriklorido kaj karbondisulfido CS2; 100 g karbondisulfido solvas pli ol 1 kg da fosforo. En tetraklormetano, benzolo aŭ etero, la fosforo tre malbone solviĝas.
Ĉe -77 °C la kubostruktura formo (α-formo) transformiĝas al heksagonala formo (β-formo). En ĉiu formo (α-, β-, en solvaĵo), la fosforo formas P4-tetraedron kun liga angulo de 60°.
En bone disdividita stato, la blanka fosforo ekflamiĝas memt, ekde 50 °C ekflamiĝas ankaŭ kompaktaj pecoj kaj forbruliĝas pere la aero al fosfor(V)-oksido.
En aero, la blanka fosforo produktas helverdan lumon. Tiu estiĝas pro la granda vaporpremo en la blanka fosforo, kiam la gasforma fosforo de la ĉirkaŭuo P4 transformas P4O6 al P4O10 (kemoluminesko). La fosforo ligiĝas en fortega, eksoterma reakcio kun halogenoj, metaloj aŭ sulfuroj. La el tio estiĝintaj kombinaĵoj etsas fosforsulfidoj, fosfor(III)- aŭ fosfor(V)-kombinaĵoj same fosfidoj. Sub efiko de forta lesivo kaj ĉe alta temperaturo, fosforo disponas je fosfino kaj hipofosfido. Ĝenerale, la blanka fosforo estas forta reduktigaĵo.
Blanka fosforo estas tre venena, jam 50 mg estas mortefika. La morto aperas nur post 5 ĝis 10 tagoj, la venena efiko baziĝas sur ĝenado de la proteina kaj karbonhidrata sintezo.
Ĝi estis uzata dum la dua mondmilito por brulbomboj, kiam la angloj uzis ties miksaĵon kun kaŭĉuko. Per la kaŭĉuko gluiĝas la materialo kaj kaŭzas ĉe la viktimoj tre malbone kuraceblajn vundojn.
En 2005 evidentiĝis, ke ankaŭ Usono uzis la blankan fosforon Blanka fosforo estas hodiaŭ uzata en nebulgranatoj, ĉar ĝi formas abrupte grandajn nebulmurojn. Tiujn granatoj uzis Usono dum la Iraka milito en 2003 en la urbo de Faluĝa kontraŭ la ribeluloj, sed mortis ankaŭ civitanoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.webelements.com/webelements/elements/text/P/index.html
http://environmentalchemistry.com/yogi/periodic/P.html
http://periodic.lanl.gov/elements/15.html
http://enciclopedia.us.es/index.php/F%F3sforo
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Kemio
- Perioda tabelo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.