Oksigeno
El Vikipedio
Perioda tabelo | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
H | He | ||||||||||||||||||
Li | Be | B | C | N | O | F | Ne | ||||||||||||
Na | Mg | Al | Si | P | S | Cl | Ar | ||||||||||||
K | Ca | Sc | Ti | V | Cr | Mn | Fe | Co | Ni | Cu | Zn | Ga | Ge | As | Se | Br | Kr | ||
Rb | Sr | Y | Zr | Nb | Mo | Tc | Ru | Rh | Pd | Ag | Cd | In | Sn | Sb | Te | I | Xe | ||
Cs | Ba | * | Hf | Ta | W | Re | Os | Ir | Pt | Au | Hg | Tl | Pb | Bi | Po | At | Rn | ||
Fr | Ra | ** | Rf | Db | Sg | Bh | Hs | Mt | Ds | Rg | Uub | Uut | Uuq | Uup | Uuh | Uus | Uuo | ||
* | La | Ce | Pr | Nd | Pm | Sm | Eu | Gd | Tb | Dy | Ho | Er | Tm | Yb | Lu | ||||
** | Ac | Th | Pa | U | Np | Pu | Am | Cm | Bk | Cf | Es | Fm | Md | No | Lr |
[redaktu] O2 - oksigeno
- Simbolo: O2
- Atomnumero: 8
- Atompezo: 15,9994
- Kemia Serio: nemetalo
- Bolpunkto: -183,0 oC (je atmosfera premo)
- Fandpunkto: -218,4 oC
- Denseco: 1 429 g/m3
- Eltrovinto: Carl Scheele kaj Joseph Priestley, ĉ. 1775
La svedo Carl Wilhelm Scheele kaj la anglo Joseph Priestley malkovris la elementon oksigenon ĉirkaŭ la jaro 1775. La franco Lavoisier ĝin nomis oksigenon (oxys: acidon greke; kaj gignomai: faranto greke.)
Oksigeno estas senkolora, senodora, sengusta gaso. Ordinara oksigena molekulo havas du oksigenajn atomojn (O2). Ozono havas tri oksigenajn atomojn (O3)
Preskaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj bezonas oksigenon por vivi. Ni povas vivi nur plurajn minutojn sen oksigeno. Oksigeno donas al ni varmon kaj energion. Ĝi ebligas la bruligon de la fueloj kiel gaso, benzino, oleo, mazuto, karbo, kaj ligno. Ĉirkaŭ la kvinona parto de la tera atmosfero estas oksigeno. Preskaŭ la duono de la pezo de la teraj rokoj kaj mineraloj kaj 89% de la pezo de akvo (H2O) estas oksigeno. Se oni kalkulu la nombron de atomoj, oksigeno estas la plej abunda elemento sur Tero.
Plantaj ĉeloj uzas oksigenon, sed ili ankaŭ faras oksigenon en la proceso de fotosintezo.
La ŝtala industio uzas oksigenon por produkti ŝtalon. Veldistoj uzas oksigenon por havi varmegan flamon (je 3300C). Oni uzas likvan oksigenon en spacroketoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Oksidigo
- Ozona tavolo
- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Perioda tabelo