Francia occidentalis
El Vikipedio
Francia occidentalis (aŭ esperante Francio okcidenta) estis la teritorio regita de Karlo la Senhara post la traktato de Verdun de 843, kiu subdividis la Karolidan Imperion en tri partoj (Francia orientalis, Francia occidentalis kaj Lotaringio).
Francia occidentalis rekte antaŭas modernan Francion. Ĝi estas ankaŭ kromkonita kiel Okcidenta Francio aŭ Reĝlando de la Okcidentaj Frankoj. Ĝi entenis la jenajn feŭdojn : Akvitanio, Bretonio, Burgonjo, Katalunio, Flandrio, Gaskonjo, Septimanio, Île-de-France kaj Tuluzo.
Post 987, la reĝlando akiris la nomon "Francio", ĉar la nova reginta dinastio (la Kapetidoj) estis origine dukoj de Île-de-France.